Forumo BRE

ESPERANTO => Forumo pri vortoj => : Petro February 13, 2014, 05:59:31 AM

: vorto: karmo
: Petro February 13, 2014, 05:59:31 AM
Laŭ MEV: la sanskrita vorto estas karman : "ago, laboro, karmo", de kara :"faranta".La sanskrita vorto pasis al la tibeta karma kaj al la tamula karumam.
Tiu nocio respondas al la gilgül de la Kabalo, de galgal :"rado".
: Re: vorto: karmo
: Miaohui February 14, 2014, 10:27:43 AM
Laŭ reta PIV:

karm/o
1 Θ En hinduismo, ĝainismo k budhismo, postrestinta inercio de homa faro (ago, diro aŭ penso); unu el la faktoroj, kiuj influas onian postan vivon.
2 ☸
a) Kaŭzo de la homa ekzisto.
b) Homa faro.
c) Karmo 1. ➞ vipako.
: Re: vorto: karmo
: Petro February 15, 2014, 09:40:41 PM
Dankon por via partopreno, en publikado de bildaj dosieroj
Plej kore
Petro
: Re: vorto: karmo
: Miaohui February 17, 2014, 01:26:07 AM
Ne dankinde, kara amiko!
Mi trovis, ke vi povos sukcese vidigi la alŝutitan bildon en la forumo se vi konvertos ĝin en formato de jpg aŭ gif per softvaro "gimp".
Sukceson al vi!
: Re: vorto: karmo
: Petro February 17, 2014, 02:26:09 AM
Dankon por via klarigo pri la uzo de la softvaro "GIMP". Mi provos la aferon baldaŭ.
Kore
Petro