Forumo BRE

ESPERANTO => Verkado kaj tradukado => : verdeca April 26, 2013, 06:30:16 PM

: La projekto estas subteninda
: verdeca April 26, 2013, 06:30:16 PM
Kvankam mi ne havis ŝancon partopreni en la kursaro de la Esperanto-insulo tamen donis grandan atenton ĉiam ,ĉar kelkaj el miaj amikoj lernis tie kaj ili ĉiam adresis al mi ĝustatempajn informojn al mi pri ilia lernado,ilia vivo, ktp,ĉu skribe ĉu voĉe .Iu korea amikino diris al mi ,ke ŝi malpeziĝis je tri kilogramoj post sia unumonata lernado en hajnano.sed ŝi sentis sin ĝoja kaj bonŝanca ĉar ŝi  ricevis interesoplenan instruadon de mondfamaj geesperanistoj.Ŝi diris al mi ankaŭ ,ke ŝiaj kunlernantoj havas saman ĝojoplenan senton kvankam lacan tamen neforgeseblan.Ŝajnas al mi ,ke la projekto estis  plensukcesa kaj la kursaro estas enhavoriĉa kaj la lernantoj ricevis grandan atingon.Ĝuste pro tio la iniciato estas aplaŭdinda .