Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?
Demando: Sed ĉu estas pruvo, ke tia dimensio ekzistas?
Respondo: Ne. Ne estas tia pruvo. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie funkcias tempo kaj spaco, kaj fakte estas tia dimensio ― la mondo kiun ni spertas, do ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie ne funkcias tempo kaj spaco ― Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:
"Ekzistas Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco. Se ne ekzistus tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, ne estus liberiĝo el tio naskiĝinta, fariĝinta, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tiu Nenaskiĝo, Nefariĝo, Nefariteco kaj Nekomponiteco, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tiu naskiĝo, fariĝo, fariteco kaj komponiteco." Ud, 80
Ni scios pri ĝi tuj kiam ni atingos ĝin. Ni ankoraŭ devas praktiki ĝis tiam.