Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
Respondo: La Budho opiniis, ke senutilaj superstiĉoj estas la praktikadoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn. Kaj li malkaŝe malpermesis siajn disĉiplojn praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiuspecajn aferojn "malhonoraj artoj".
"Kvankam iuj religianoj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenis per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵo, la monaĥo Gotamo malpermesas tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn."
D.I, 9–I2