Demando: Bone. Ĉu estas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
Demando: Bone. Ĉu estas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
Respondo: Jes. Thomas Hŭley, kiu respondecis pri enkonduko de scienco en la britan lernejan sistemon en la 19-a jarcento kaj kiu estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estis treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li diras:
"En la doktrino de animtransmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, Brahmana kaj Budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo ... Tamen ĉi tiu pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin surbaze de denaska absurdaĵo. Samkiel la doktrino de evoluado, la doktrino de transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, kiel oni kapablas provizi la grandan argumenton de analogio."
Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis interesa la ideon de renaskiĝo.
"Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Knabino (Shanti Devi de Delhi) povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo (ĉe Muttra, kvincent mejlojn de Delhi), kiu finiĝis unu jaron antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Por baratanoj la reenkarniĝoj estas konsiderataj ordinaraj; la miriga afero por ili en ĉi tiu kazo estis la granda kvanto da faktoj, kiujn la knabino memoris. Ĉi tiu kaj similaj kazoj povas esti konsiderataj kiel pliaj atestaĵoj por la teorio de la nedetruebleco de memoro."
Profesoro Julian Hŭley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas kun sciencaj pensoj.
"Estas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto sendube kiel certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkcianta per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, novan materialan strukturon. Ĝi neniam pensus aŭ sentus ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke vere ne eblas pensi pri supervivo, kiu konsistas en iu vera persona senso, kun nenia korpo... Mi povas pripensi, ke io eligita portus la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel senkabla mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kiu povus funkcii kiel ricevilo por menso."
Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis akceptebla la ideon pri renaskiĝo. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la teisma ideo aŭ la materialisma ideo, la renaskiĝo donas al vi duan ŝancon disvolvi vin mem. Henry Ford diras :
"Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi kompletan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povas utiligi la sperton, kiun ni kolektas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universalan planon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de la montriloj de horloĝo. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo faris mian menson trankvila... Se vi konservas la noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun profunda koncepto pri vivo donas al ni."
Do la budhaj instruoj de renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi estas ankaŭ konsolanta. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kion vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!