66,251. La Saĝo de Reĝino Mildkoro

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  66,251. La Saĝo de Reĝino Mildakoro

  [Avideco]

  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa altklasa familio en la urbo Kasi de norda Hindio. Li jam finis sian lernadon kiam li estis juna. Poste li rezignis ordinarajn dezirojn kaj forlasis la ĉiutagan mondon. Li fariĝis ermito kaj loĝis sola en arbaro de Himalajo. Post longtempa meditado li atingis altan mensan povon kaj pleniĝis de internaj feliĉoj.

  Iutage li venis al la urbo Benareso pro manko de salo. Li pasigis nokton en la reĝa ĝardeno. Matene li sin lavis, ligis sian hararon en tuberon sur la kapo kaj sin vestis en nigra felo de antilopo. Li faldis la kutime vestitan robon faritan el ruĝa arbŝelo. Poste li iris al la urbo por kolekti manĝaĵon.

  Kiam li atingis la palacan pordegon, Reĝo Brahmadato faris promenadon sur la teraso. Ekvidinte la modestan sanktulon, la reĝo tuj pensis, ke la sanktulo nepre jam atingis la perfektan trankvilecon. Li ordonis al siaj servistoj konduki lin en la palacon.

  La reĝo petis la sanktulon sidiĝi sur luksan kuŝseĝon, kaj regalis lin per tre bonaj manĝaĵoj. Li dankis la reĝon. La reĝo diris: "Vi estas bonvena por ĉiam loĝi en mia kortega ĝardeno. Mi provizos al vi la 'kvar vivbezonaĵojn', kiuj estas manĝaĵo, vestaĵo, loĝejo kaj medicinaĵo. Pro tio, mi povos gajni meriton por renaskiĝi en ĉiela mondo."

  La sanktulo akceptis la bonkoran inviton. Li pasigis sekvajn 16 jarojn vivante en la reĝa ĝardeno de Benareso. Dume li instruis ĉiujn membrojn de la reĝa familio kaj ricevis la kvar vivbezonaĵojn de la reĝo.

  Iutage Reĝo Brahmadato decidis iri al landlimo por subpremi ribelon. Antaŭ la forlaso li ordonis sian reĝinon prizorgi la sanktulon. Ŝia nomo estis Reĝino Mildakoro.

  Ŝi preparis manĝaĵon ĉiutage por la sanktulo. Iutage li ne atingis la palacon akurate por sia manĝo. Dum atendado, Reĝino Mildakoro sin refreŝigis per parfumita bano, sin vestis en belaj vestaĵoj kaj juveloj, kaj kuŝiĝis sur la kuŝseĝo.

  Samtempe la Iluminiĝinto meditis en speciala plezura mensstato. Kiam li konsciis pri la malfrueco por tagmanĝo, li flugis al la palaco per magia povo de sia mensa pureco.

  Aŭdinte la susuron de lia arbŝela robo, Reĝino Mildakoro subite leviĝis el la kuŝseĝo, kaj ŝia bluzo hazarde deglitis dum momento. La sanktulo ekvidis tion tra la fenestro kiam li eniris, kaj surpriziĝis je la nekutima vido al la belega reĝino.

  Tuj leviĝis en la sanktulo deziro, kiun li jam subigis sed ankoraŭ ne forigis. Ĝi similis al tio, ke kobro kun plilarĝiĝanta nuko leviĝas el la korbo, en kiu ĝi restas. Lia deziro detruis lian trankvilecon, kaj li vundiĝis kiel korvo kun rompita flugilo.

  Li ne plu povis engluti sian manĝaĵon. Li portis ĝin al sia loĝejo situanta en la kortega ĝardeno kaj metis ĝin sub sian liton. Lia menso estis sklavigata de la vido al la bela Reĝino Mildakoro. Lia koro bruliĝis de avideco. Li restis sur la lito sen manĝi kaj trinki por sinsekvaj sep tagoj.

  Fine la reĝo revenis hejmen. Li iris ĉirkaŭ la urbo kaj poste rekte en la ĝardenan monaĥejon por viziti la sanktulon. Vidinte lin kuŝanta sur la lito, li pensis, ke li malsaniĝis. Li purigis la ĉambron kaj sidiĝis ĉe li. Li ekmasaĝis liajn piedojn kaj demandis: "Estimata majstro, kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis?"

  La sanktulo respondis: "Ho, granda reĝo, mian malsanon kaŭzis tio, ke mi estas katenita en la ĉenoj de avideco." "Kio estas via avideco?" demandis la reĝo. "Reĝino Mildakoro, Via Reĝa Moŝto." "Estimata," diris la reĝo, "mi donos Reĝinon Mildakoro al vi. Venu kun mi."

  Kiam ili atingis la palacon, Reĝo Brahmadato vestigis sian reĝinon per plej bonaj vestaĵoj kaj ornamaĵoj. Poste li sekrete petis, ke ŝi helpu la malfeliĉan sanktulon reakiri sian purecon. Ŝi respondis: "Mi scias kion fari, Via Moŝto. Mi savos lin." Poste la reĝo fordonis ŝin kaj ŝi forlasis la palacon kune kun la sanktulo.

  Post kiam ili pasis tra la ĉefa pordo, ŝi diris: "Ni bezonas domon por vivi. Reiru kaj petu ĝin de la reĝo." Li reiris kaj petis domon de la reĝo. La reĝo donis al ili kadukan dometon ekster la palaco.

  La sanktulo gvidis la reĝinon al ilia nova dometo, sed la reĝino rifuzis eniri. Li demandis ŝin pri la kialo. Ŝi diris: "Estas malpure ĉi tie. Reiru al la reĝo kaj prenu ŝovelilon kaj korbon." Li obeis kaj post kiam li revenis, ŝi ordonis lin fari ĉiujn purigojn. Li eĉ ŝmiris la murojn kaj plankon per freŝa bovfekaĵo.

  Poste ŝi ordonis lin iri al la palaco kaj alporti ŝian liton, seĝon, lampon, littukon, kuirpoton kaj akvokruĉon sinsekve. Ŝi ordonis lin preni ĉiun el ĉio unufoje, kaj li obeis devoplene. Ŝi ordonis lin alporti akvon por ŝia bano kaj ankaŭ pretigi multajn aliajn objektojn. Li portis akvon por ŝia bano kaj poste aranĝis la liton. Fine ili sidiĝis ŝultro-ĉe-ŝultre sur la lito. Subite ŝi kaptis lin je la barbo kaj forte skuis lin tien kaj reen. Tirante lin al si, ŝi diris: "Ĉu vi memoras, ke vi estas sanktulo kaj pastro?"

  Nur tiam li sin liberigis el la freneza enamiĝo kaj ekkonsciis, kiu li estas. Regajninte memkonsciencon, li pensis: "Ho, en kiel kompatindan situacion mi falis! Mi blindiĝis pro mia avideco kaj fariĝis ĝia sklavo. Je la komenco de nura ekvido al virino, la freneza deziro povos konduki min en inferan mondon. Mia korpo estis brulanta, kiel sago de deziro trafis min je la koro, sed ne estiĝis sanganta vundo! Mi ne plu vidu ŝian korpon kiel realan. Mia propra malsaĝo kaŭzis al mi ĉiujn suferojn."

  Poste li diris laŭte: "Hodiaŭ mi redonos la saĝan Reĝinon Mildakoro al la nobla Reĝo Brahmadato. Poste mi reflugos al mia arbara hejmo!"

  Akompaninte ŝin en la palacon, li diris al la reĝo: "Mi ne plu deziras vian reĝinon. Antaŭ ol mi havis ŝin, ŝi estis mia nura deziro. Post kiam mi havis ŝin, unu deziro kondukis al alia senfine, nur ĝis infero."

  Per siaj inteligenteco kaj vivscio la saĝa Reĝino Mildakoro oferis grandan kontribuon al la sanktulo. Anstataŭ profiti de lia malforteco, ŝi repurigis lin.

  En perfekta trankvileco la Iluminiĝinto leviĝis en la aeron, faris predikadon al la reĝo, kaj poste magie flugis al arbaro de Himalajo. Li neniam revenis en la ordinaran mondon. Post jaroj da meditado en paco kaj plezuro, li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.

  La moralinstruo estas: Avideco sklavigas kaj saĝo liberigas.