Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu vi dirus veron aŭ mensogon se timigita viro kurus preter vi kiam vi sidus en parko, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?

  Respondo: Se mi havas bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave malutilos al la unua, kiel zorgema budhano inteligenta mi senhezite mensogos. Ni diris antaŭe, ke la intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ ne. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol mensongo en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinkado aŭ eĉ ŝtelado signifas, ke mi savas vivon, mi devas fari tion. Mi ĉiam povos kompensi pro rompo al tiuj maksimoj, sed mi neniam povos revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel mi diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi maksimojn en oportuna tempo. La maksimoj devas praktikiĝi kun granda zorgo kaj nur esti ignoritaj en tre ekstremaj okazoj.