94. kanalo "Mani"
94. kanalo "Mani"
Iam iu adultis kun alies edzino. Antaŭ ol ili finis la aferon, la edzo revenis de ekstere, trovis tion kaj atendis ĉe la pordo por mortigi la adultanton je lia eliro. La virino diris al la adultanto: "Mia edzo trovis nian aferon. Ni ne havas alian elirejon kaj vi nur povas eliri tra 'Mani'". Ŝi aludis, ke la adultanto elglitu tra la kloaka kanalo.
Sed la adultanto misprenis tion kiel perlon “Mani”. Li ekserĉis, sed nenie povis trovi ĝin. Li do ĵuris: "Se mi ne trovos la perlon, mi neniam eliros."
Momenton poste, li estis mortigita de la edzo.
La ordinaruloj ankaŭ tiel kondutas. Aŭdinte, ke en la metamorfozo de morto kaj renaskiĝo ĉio estas efemera, sufera, senenta, kaj senegoa, kaj oni povas liberiĝi sin tenante en la meza vojo ekster du ekstremoj de nihilismo kaj eternismo, ili miskomprenas kaj strebas por la limeco kaj senlimeco de la mondo, kaj egoeco kaj senegoeco de la vivestaĵo, tiel ili ne povas atingi la mezan vojon. Kiam venas ilia vivfino, ili mortas pro efemereco kaj falas en tri suferajn statojn kvazaŭ la malsaĝulo, kiu estis mortigita dum li serĉis perlon “Mani”.