Glosaro de Budhismo
El Vikio BRE
Glosaro
- Agnio: Bramanisma dio de fajro.
- arhato: arakan. Tiu, kiu jam distranĉis ĉian vivdeziron, kaj atingis la plej altan rangon de la ŝramano.
- atmo: ĵiga, ga. Individua animo. Laŭ la budaismo oni ne devas konsideri ion al si apartenanta, precipe sian korpon, kvazaŭ si *mem. Oni krome ne akceptas ĝian koincidon kun la kosma animo (Bramo).
- bikŝuo: biku. Tiu, kiu jam trapasis multajn religiajn ordonojn, kaj tenas la vivon kiel almozulo.
- bramano: baramon. Bramanisma bonzo.
- Bramo: La unua persono de la hinduisma Triunuo: Bramo, Indro kaj Viŝnuo, kiuj estas poste enkondukitaj en la budaismo kiel *dioj: Bonten, Taiŝakten kaj Biĉten.
- Budao (= Budho): Bucu. Homo, kiu atingis la plej superan gradon de la sciado kaj klarvidado. La vorto estas ankaŭ uzata kiel alnomo de ĝotamo.
- darmo: hô. Instruo de Budao; tuta doktrino de budaismo.
- deva-loko: ten. La ĉielo, kie la dioj loĝas.
- Gandarvo: Kendappa. Heterogena diaĵo de muziko.
- Indro: Taiŝaku-ten. Hinduisma dio de milito.
- Jogo: joga. Hindua asketismo
- marao: akuma. Diablo aŭ satano.
- narako: ĵigoku. Bramanisma infero. La homa animo migradas laŭ la karmo, t.e. laŭ la leĝo de senfina intereĉeno de la kaŭzo kaj *efikoj, ses vojojn unu post alia, ĝis ĝi fine atingas la nirvanon. Tiu ĉi migrado estas nomata samsaro (rinne). Jen la ses *vojoj: naraka, malsatula, bruta, asura (batalema diaĉo?), homa kaj dia.
- nirvano: nehan. Stato de perfekta sereneco, atingebla per la kompleta neniigo de ĉia vivdeziro, per la klarvidado pri la *iluzieco de la memo. Ĝi metas finon al la ĉeno de la renaskiĝo.
- ok-vojo: haŝŝôdô. Ok ĝustaj vojoj por senigi la suferon kaj eniri en la nirvanon. Ĝuste vidi, pensi, paroli, agi, vivi, peni, *koncentriĝi kaj stabiliĝi.
- pravrajano: ŝukke. Tiu, kiu forlasis la hejmon por sindoni al la budaismo.
- ratno: trezoro. 3 trezoroj = Budao, Darmo kaj Samgo (eklezio de Budao).
- sala-arbo: ŝala-ĵu. Giganta arbo, kiu portas hele flavajn florojn bonodorajn. Estas konate, ke Ŝakjamunio eniris en la *nirvanon sub la sala-arboj en Kusinagaro (383 a.K.)
- samsaro: rinne. ĉeno de la renaskiĝo.
- satjo: vero. 4 veroj = Sufero, ĝia kaŭzo, ĝia senigo kaj la vojo per kies praktikado oni kapablas atingi al la senigo.
- srota-apano: joruka. Unua paŝo al la nirvano.
- sutro: kjô. Budaisma libro.
- ŝramano: ŝamon. Preskaŭ samsignifa kiel bikŝuo.
- tatagato: njorai. Alveninto de la mondo de vereco personigita.