Diskuto:50. Kuraci la ĝibon
Prefere al "elstariĝo", kiu signifas "eminenta" aŭ "altranga", mi metus "elorbita" aŭ "ekscesa", kiu ŝajnas al mi pli normala, sen troigo. Bonvolu respondi al mia sugesto, mi petas! --Petrochib 17:53, 17. Apr 2014 (CST)
Dankon por via atentigo.
Kiam mi faros alian modifon, mi do anstataŭigos ĝin per "estas elstarigitaj".
Se vi volas. Sed mi intencis diri, ke "elstari", pri okuloj, estas troa, sed komprenebla, do vi povos uzi ĝin. Dankon por via afabla respondo.
Dankon por via diskuto. En reta PIV mi trovis frazon de Zamenhof: liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciajZ.
Mi bone komprenis vian agon kaj konsentas. Mi serĉis pli taŭgan vorton sed malsukcesis, do rezignis pri la afero. Ĉar Z. prizorgis pri tiu vorto, ni povas nur reciproke konsenti. Tamen mi dankas pro via atento kaj petas, ke vi klarigu vian metodon, por plibonigi la tekstojn. Por mi tio estus bona lernado, precipe kun vi kiel instruisto. Mi bone komprenis, ke ni ĉiuj estas lernantoj apud instruistoj, en egala rilato, ĉu ne? Koran dankon por viaj proksimaj eksplikoj. --Petrochib 17:14, 18. Apr 2014 (CST)