Resumo pri kontribuoj de Majstro Xuanzang

El Vikio BRE
Redakto de 04:51, 3 Jan. 2015 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Resumo pri Majstro Xuanzang

  Miaohui

  Multaj azianoj sciis aŭ eĉ vidis ĉinan filmon “Pilgrimo al la okcidento”, en kiu monaĥo iris kun tri magiaj disĉiploj al la okcidenta ĉielo por peti sutron. Multaj homoj opinias, ke ĝi estas nur fikcia romano elpensita de verkinto Wu Chen’en. Fakte, la ĉefrolo de la romano estis Majstro Xuanzang, budhisma monaĥo naskiĝinta en Ĉinio dum la regperiodo de Dinastio Tang antaŭ pli ol 1600 jaroj.

  Majstro Xuanzang naskiĝis en konfuciana familio en Urbo Luoyang de Provinco Henan. Li perdis siajn gepatrojn en la knabeco kaj ekloĝis en proksima monaĥejo kiam li estis dekjara. Li fariĝis monaĥo kiam li estis 13-jara. Poste li lernis diversajn verkojn de Budhismo kaj trovis, ke tiamaj budhismaj verkoj estas malmultaj kaj la tradukoj estas ne perfektaj. Do li ekhavis intencon fari pilgrimon al tiama Hindio por akiri originalajn verkojn de Budhismo. Ne multaj homoj subtenis lin, kaj ankaŭ la registaro malpermesis li foriri de la lando. Do li elmigris sole kontraŭ granda malfacilo spite al vivdanĝero. Poste li sukcese atingis Hindion kaj lernis ĉe fama budhisma universitato Narando. Lerninte la ĉefajn studobjektojn en la universitato, li daŭre vojaĝis al aliaj lokoj en Hindio por lernado kaj instruado. Li famiĝis en la tuta Hindio pro sia erudicieco kaj modesteco, vekis atenton de tiama reĝo. La reĝo lernis multe de li pri la orienta lando Ĉinio. Do li fariĝis pondo de amikiĝo inter Hindio kaj Ĉinio. 17 jarojn poste, li revenis al Ĉinio en 643 malgraŭ granda malfacilo, fordankinte la proponon de la hindia reĝo, ke li restu en Hindio por propagandi Budhismon.

  Revininte al Ĉinio en 645, li ricevis varman bonvenon de ĉina reĝo pro sia granda kontribuo por ĉinio kaj la tuta mondo. Li fordankis la deziron de la reĝo fari lin kiel korteganon, kaj petis permeson de la reĝo, ke li fondu tradukejon de budhismaj verkoj. Do per la subteno de la reĝo, li fondis unuan tradukejon de budhismaj verkoj en Ĉinio. Li kreis novan stilon de tradukado, kaj tradukis multajn budhismajn verkojn. En la nuna tempo oni prenis lin kiel la unuan patriarkon de ĉina tradukado. Li kreis novan budhisman skolon “Weishizong”. Krome, li tradukis faman daoisman sutron “Daodejing” en sanskriton, kaj verkis sian detalan noton pri la sia pilgrimado laŭ la peto de la reĝo. En lia verko li priskribis detale pri pli ol cent landoj, kiujn li trapasis. Do lia verko fariĝis unika historia verko pri tiama Hindio kaj proksimaj landoj. Poste oni eltrovis multajn famajn historiajn restadejojn laŭ lia verko.

  Do per sia sinforgesa klopodo li faris grandan kontribuon ne nur en budhismo kaj daoismo, sed ankaŭ en la literaturo kaj monda historio. En la nuna epoko li ankaŭ estas lernenda por ni esperantistoj por nia paciga klopodo.

  Li kolektis 678 sutrojn, 150 reklivojn de la Budho kaj sep valorajn statuojn de la Budho.

  En 19 jaroj li marŝis 25000 kilometrojn kaj trapasis 110 landojn

  Estas dek procezoj dum la tradukado.

  En julio de 646 li finis la noton pri la vojaĝo en kiu li detale priskribis 110 landojn kiujn li persone vizitis kaj 28 landojn li nur aŭdis.

  En 648, la Reĝo skribis antaŭskribon por majstro Xuanzang en Yuhuagong kaj eksubtenis budhismon. Li laŭ lia ordono, 18500 homojn el diversaj lokoj fariĝis monaĥoj.

  Reĝido Lizhi konstruis Monaĥejon Ci’en por beni al la reĝino. En la monaĥejo tenis ĉiujn verkojn kaj budhajn statuojn alportitajn de Majstro Xuanzang. Majstro Xuanzang fariĝis abato de la monaĥejo laŭ ordono de la reĝo.

  En 652, konstruiĝis pagodo en la monaĥejo por konservi la budhismajn verkojn kaj budhajn statuojn laŭ la peto de Majstro Xuanzang al imperiestrino Wu Zetian, kiam li estis 52-jara.

  En 845, malpli ol 200 jarojn post la konstruiĝo de la pagodo okazis akcidento detrui budhismon en imperio Tang, kaj pli ol 4600 monaĥejoj detruiĝis, pli ol 260 mil gemonaĥoj laikiĝis, sed en Ĉan’an restis du monaĥejoj, inter kiuj estis Monaĥejo Ci’en.

  Li tradukis 19 jarojn, kaj antaŭ lia forpaso li tradukis Granda sutro de Saĝo.