93. Maljunulino kaj urso
93. Maljunulino kaj urso
Iam, kiam maljunulino kuŝis sub arbo, alvenis urso kaj volis ŝin atenci. La maljunulino haste kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. La urso postkuris kaj volis ŝin kapti per mano prenante la arbon per la alia. Genia ideo subite venis al la maljunulino. Ŝi tuj ĉirkaŭprenis la arbon kaj premis ambaŭ manojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino kriis: "Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon." Tiu homo kredis la maljunulinon kaj vere kaptis la urson. La maljunulino tuj forkuris, la homo estis ĝenita de la urso.
Tiel kondutas ordinaruloj. Kiam iu provis verki, lia verkaĵo plenis de eraroj pro lia mallerteco kaj tro longaj frazoj. Li mortis antaŭ la finiĝo de la verko. Poste aliaj homoj trovis la verkaĵon kaj volis fari eksplikon pri ĝi, tamen ili ne komprenis la enhavon kaj dronis en malfacilaĵo simile al la malsaĝulo, kiu tenis la urson por alia homo kaj suferis de ĝi.