84. Bati hundojn pro luna eklipso
El Vikio BRE
Redakto de 15:12, 10 Sep. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
84. Bati hundojn pro luna eklipso
Iam antaŭe, kiam la reĝo de asuroj vidis, ke la luno estas tre brila, li ŝirmis ĝin per sia mano. Sed sensciuloj atribuis la malheliĝon de la luno al senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.
La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Pro liberiĝi el sufero de la malamo, kolero kaj malsaĝo, ili kuŝis sur la dornoj kaj sin turmentis per varmo, simile al la malsaĝuloj, kiuj batis hundojn pro la luna eklipso.