Monaĥejo Tiefosi
Monaĥejo Tiefosi
Monaĥejo Tiefosi situas 80 kilometrojn nordoriente de Urbo Xi’an kaj 7 kilometrojn oriente de la Qianlin, la tombejo de Wu Zetian, la nura imperiestrino de Ĉinio. Ĝi konstruiĝis sur malproksima Malvarmeta Monteto ĉe antikva silka vojo nelonge post la enkondukiĝo kaj ekdisvastiĝo de Budhismo en Ĉinio, kaj havis longan historion de pli ol mil sescent jaroj, do ĝi ricevis la nomon Malvarmeta Monaĥejo. Ekde antaŭ Mil kvincent jaroj ĝi komencis pligrandiĝi kaj prosperiĝi en Dinastioj Sui kaj Tang kiam Budhismo atingis sian kulminon de prospereco. Tiam en la monaĥejo loĝis pli ol dek mil monaĥoj kaj oni rigardis la ĝin simbolon de Budhismo en la nordorienta regiono.
Poste en Dinastio Ming antaŭ ĉirkaŭ sescent jaroj okazis subita incendio kaj la tuta monaĥejo cindriĝis escepte de budha statuo alta je pli ol du metroj kaj muldita el fero en Dinastio Ming.
Post la incendio oni movis la restintan statuon al kurierstacio ĉe la silka vojo kaj konstruis novan monaĥejon tie. Pro la fera statuo oni nomis la monaĥejon Tiefosi kun signifo de Fera Budho. Post konstruiĝo de la nova monaĥejo Tiefosi, la migrantoj ekloĝis ĉe la monaĥejo kaj iom post iom formis homoplenan vilaĝon kun nomo Tiefo (Fera Budho) en la antaŭe la dezerta regiono. Pro la granda famo de Monaĥejo Tiefosi eĉ en malproksimaj regionoj, ankaŭ la vilaĝo kaj komunumo havas saman nomon Fera Budho. Eĉ dum la politika movado la nomo de la vilaĝo kaj urbeto ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Dum la dek jara politika movado “Kultura Revolucia”, oni detruis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn kaj laikigis ĉiujn monaĥojn, ili ankaŭ ruinigis la faman monaĥejon Tiefosi. Nur post la ekpraktikado de la nova religia politiko en la nova epoko, ekprosperiĝis ĉiuj religioj en Ĉinio. Antaŭ tridek jaroj Maljuna monaĥo Zhenwen eklaboris por rekonstruigi la monaĥejon, kiu havis denaskan rilaton al li, kaj finfine starigis la monaĥejon en ĝia antaŭa restadejo per la sinforgesaj klopodoj de la si mem kaj aliaj budhanoj.
En la nuna tempo Monaĥejo Tiefosi ankaŭ famiĝis en esperantista rondo, ĉar antaŭ kvin jaroj esperanta aktivado ekvigliĝis en la monaĥejo per helpo kaj subteno de la nuna abato Majstro Shouyang. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj kursoj kaj interkomunikadoj pri Esperanto kaj Budhismo, kaj anka gastas samideanoj ĉinaj kaj alilandaj. Krome, post la regula budhisma praktikado, ni laboras en la monaĥejo por esperantigi verkojn pri budhisma literaturo kaj funkciigi koncernajn retejojn kaj retradion en Esperanto. Do ĝi jam fariĝis ne nur kiel edukejo pri Esperanto kaj Budhismo, sed ankaŭ kiel oportuna vidindejo kaj restadejo por samideanoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la monaĥejo.