Budhismo kaj Esperanto
Budhismo kaj Esperanto
Kvankam Budhismo kaj Esperanto apartenas al malsamaj kategorioj kaj havas siajn proprajn celojn, tamen ili havas pli da komuneco ol la rilatoj inter aliaj religioj kaj lingvoj. Do mi parolos ĉefe pri la rilato inter Budhismo kaj Esperanto.
La monda paco estas ilia komuna celo.
Kun motivo pacigi la mondon kaj forigi la konflikton, nia majstro Zamenhof kreis Esperanton, kiu ne pretendas sian superecon kontraŭ ĉiuj aliaj lingvoj, sed sin rolas kiel internacia helpa lingvo kaj prezentas la oportunecon por la homa interkomprenado kaj interhelpado en komuna klopodo por la monda paco. Budhismo estiĝis pro la iluminiĝinto Ŝakjamunio en la cirkonstanco de multa religioj, kvankam ĝi havas sian plej superan celon kompare kun aliaj religioj, ĝia fundamento estas klopodo por la monda paco ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter ĉiuj vivestaĵoj.
Kvankam Esperanto havas sian pacan ideon, tamen ĝia funkcio nur efektiviĝas en la vasta aplikado. Ĝiaj reguleco kaj facileco faras ĝin plej bona lingva peranto. Kvankam la budhismo ankaŭ klopodas por la monda paco, tamen kiel religio, ĝi ankaŭ bezonas plej oportunajn lingvojn por disvastigado. Ĝuste pro tio, kunlaboro de budhismo kaj Esperanto faras ilin pli potencaj en la klopodo de monda paco. Do budhanoj ekatentis Esperanton antaŭ tre longe. Laŭ historia noto oni ekaplikis Esperanton en Budhismo en fruaj dudekaj jaroj, en 1925 fondis internacian organizon por esperantistaj budhanoj en Eŭropo, kaj en 1931 fondis japanan organizon por budhanaj esperantistoj. En la jaro 2002, refondiĝis BLE, kiu denove fariĝis la centro de budhanaj esperantistoj. Nun ambaŭ organizoj estas havas siajn organojn kaj retejojn.
Kvankam en Ĉinio ankoraŭ ne estas speciala organizo por budhanaj esperantistoj, Miaohui lanĉis retejon BRE, la retejo por budhanoj kaj esperantistoj. Kvankam ĝiaj retadresoj kaj spacoj ŝanĝiĝis kelkfoje, ĝi daŭras ĝis nun. En la nuna tempo ĝi havas ĉinlingvan version, kiel retadreso esats budhano.com kaj esperantan version, kiel retadreso estas budhano.cn. En la komenca periodo de la 2013, Miaohui ekfunkciigis retan radio en Esperanto pri budhismaj scio kaj literaturo. Ni jam faris pli ol 70 elsendojn, kaj ĉiu elsendo konsistas en budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma scio, budhisma muziko kaj aliaj programeroj.
Per la klopodo de la koncernaj organizoj kaj samideanoj, oni ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton antaŭ tre longa tempo. En Janpanio la plej granda skala esperantigado de budhismaĵoj okazis en Japanio, kaj aperis multaj esperantaj tradukoj de budhismaj verkoj. En la nuna tempo, sinjoro Yamakuti Sin’iti verkis kaj esperantigis kelkajn librojn pri budhismo. Sinojoro Gunar Garmo el Svedio el paliigis kaj verkis pluran sutrojn kaj verkojn, Bill Mark el Kanado esperantigis “la Diamantan sutron” el sanskrito, sinjoro Xu Jin prove esperantigis sutron de la sesa patriarko de ĉina Zenbudhismo, kaj Miaohui el Ĉinio ankaŭ esperantigis plurajn budhismajn verkojn kaj sutron.
Per la komuna klopodo, la samideanoj faras grandan kontribuon ne nur en Budhismo, sed ankaŭ en Esperanto, sed ni devas agnoski, ke ni ankoraŭ ne atingis nian finan celon, kaj por nia estonta kunlaboro inter budhismo kaj esperanto, ni ankaŭ bezonas multe da helpo kaj laboro. Do ĉiuj helpoj kaj kunlaboroj estas bonvenaj. Aliĝo al BLE estas bonvena kaj facila, kaj oni povas rekte sendi la aliĝilon al sinjoro Yamakuti Sin’iti. Kaj krome, BRE ankaŭ bezonas helpon en la laboro de esperantigado kaj la retejo, kaj same bonvenigas vin en la helpo kaj kunlaboro.