78. Hastema Filo
78. Hastema Filo
Iam antaŭe, patro diris al sia filo dum nokto: "Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por ion alpreni."
Aŭdinte tion, la filo sole iris al la vilaĝo en la sekva frumateno sen scio de la patro. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, kun nenio por manĝi, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo. Li do povis fari nenion alian ol reveni al sia patro.
Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sole sen mi kaj klopodis vane? Pri tio oni mokos vin."
La ordinara homoj ankaŭ kondutas same. Razinte la harojn kaj barbon, kaj sinvestinte la monaĥajn robojn, ili fariĝis monaĥoj. Sed ili ne lernis de bonaj instruistoj metodon por atingi sukceson, kaj akiris neniom da meritoj de la meditado kaj praktikado. Pro tio ili perdis ŝancon atingi la ŝramanajn fruktojn. Ili similis al la malsaĝulo, kiu iris kaj revenis senfare, kaj vane suferis de laceco. Kvankam ili havis aspekton de ŝramanoj, tamen ili atingi neniom da fruktoj.