77. Melki Virazenon
77. Melki Virazenon
Iam azeno malofte vidiĝis en izolita lando. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, sed neniu el ili konis azenon. Foje, iu havigis al si virazenon, kaj ĉiuj homoj konkure kaptis ĝin por la lakto. El ili iuj kaptis piedon, iuj kaptis orelon, iuj kaptis la voston kaj iu eĉ kaptis la penison. Ili ĉiuj deziregis melki ĝin kaj gustumi lakton la unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke ĝi estas la azena mamo. Li do forte premadis ĝin por melki lakton. Sed ili ricevis neniom da lakto ĝis elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane, ricevis nenia rikolton kaj estis mokitaj de tuta la mondo.
Iuj ordinaruloj de aliaj religioj ankaŭ tiel kondutis. Ili aŭdis la praktikan metodon, sed ne sciis kiel praktiki ĝin ĝuste. Anstataŭe, ili ekrevis pri la evitindaj aferoj, havis diversajn herezajn vidpunktojn, sin turmentis per nudeco kaj malsato, kaj eĉ sin ĵetis en fajron. Fine, ili falis en la amaran vivstaton pro siaj herezaj vidpunktoj simile al la malsaĝuloj, kiuj strebis por la lakto.