76. Aspiro al la Reĝidino
76. Aspiro al la Reĝidino
Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano.
Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin kaj demandis pri la kaŭzo de lia malsano.
Li respondis: "Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi neniel povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreniĝo. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne plu povos daŭrigi mian vivon."
La amikoj diris: "Ni elpensos bonan metodon por realigi vian deziron. Ne plu turmentiĝu pri tio." Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: "Ni jam kontaktis la reĝidinon por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro."
Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi la reĝidinon al si.
La malsaĝuloj en la mondo ankaŭ kondutas same. Anstataŭ distingi la sezonojn de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ili semis en vintro por rikolti frukton, sed ili klopodos vane, rikoltos nenion kaj ankaŭ perdos ĉion el la semoj. Kun nur iom da merito la malsaĝuloj sin opinias perfektaj kaj baldaŭ iluminiĝontaj simile al la kamparano aspiranta la manon de la reĝidino.