4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo
Bonaj vortoj allogas nur tiujn, kiuj praktikas
4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo
Kiel ĉarma floro
Brila sed senaroma
Tiel senfruktaj estas la vortoj bone parolitaj
De tiu, kiu ne agas.
Kiel ĉarma floro
Brila kaj aroma
Tiel fruktoplena estas la vortoj bone parolitaj
De tiu, kiu agas bone.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al laika disĉiplo Ĉatapano kaj du reĝidinoj de la kosala Reĝo Pasenado. En Sravastio vivis laika disĉiplo nomata Ĉatapano, kiu estis kompetenta pri la Tripitako kaj ĝuis la frukton de dua staĝo. Observante fastadon en iu frumateno, li iris esprimi sian respekton al la Budho. Por tiuj, kiuj ĝuis frukton de la dua staĝo kaj estas sanktaj disĉiploj, ili ne havas devon por la fastado pro la kaŭzo de sia antaŭa konduto. Tiaj homoj havas sanktan vivon kaj manĝas foje ĉiutage sole per la virto de la staĝo. Sed la Budho diris: “Granda reĝo, Gatikaro, la metiisto de argilaĵo, manĝas nur foje ĉiutage, havas sanktan vivon virtan kaj ĝustan.” Tiel pro la leciono, tiuj, kiuj ĝuas la frukton de la dua staĝo, manĝas nur foje ĉiutage kaj havas sanktan vivon.
Ĉatapano ankaŭ tiel observis la faston. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon al li, sidiĝis kaj aŭskultis la Darmon. Ĝuste tiam Reĝo Pasenado Kosala ankaŭ venis por esprimi sian respekton al la Budho. Kiam Ĉatapano vidis lin alvenanta, li pripensis: “Ĉu mi stariĝu por bonvenigi lin aŭ ne?” Li konkludis: “Ĉar mi sidis ĉe la Budho, neniu starigas min por renkonti la reĝon. Mi ne stariĝos eĉ se li koleriĝos. Ĉar se mi stariĝos por renkonti la reĝon, estos honorita la reĝo, sed ne la Budho. Do mi ne stariĝos.” Do Ĉatapano ne leviĝis. (Saĝulo neniam koleriĝas kiam ili vidis iun daŭre sidanta anstataŭ leviĝi en la ĉeesto de tiuj en supera rango.)
La koro de Reĝo Pasenado tuj pleniĝis de kolero kiam li vidis, ke Ĉatapano ne leviĝis,. Sed li esprimis sian respekton al la Budho kaj sidiĝis respektoplene flanke. Vidinte lian kolerecon, La Budho diris al li, “Granda Reĝo, tiu ĉi disĉiplo Ĉatapano estas saĝulo, scias la Darmon, konas la tripitakon kaj estas kontenta ambaŭ en prospereco kaj malfeliĉo.” La Budho tiel laŭdis la laika disĉiplo pri ties bonaj kvalitoj. Aŭdinte la laŭdon de la Budho al la laika disĉiplo, la reĝo mildiĝis en la menso.
Iutage post matenmanĝo, kiam la reĝo staris sur la supera etaĝo de sia palaco, li vidis la laikan disĉiplon Ĉatapano trapasanta la korton de la reĝa palaco kun ombrelo en la mano kaj sandaloj sur la piedoj.
Li tuj sendis konduki lin al si. Ĉatapani demetis siajn umbrelon kaj sandalojn, iris al la reĝo, salutis lin kaj staris respektoplene ĉe flanko. La reĝo diris al Ĉatapani: “Laika disĉiplo, kial vi demetis viajn umbrelon kaj sandalojn?” “Kiam mi aŭdis la vortojn, ‘La reĝo volas vidi vin,”, mi metis miajn umbrelojn kaj sandalojn antaŭ ol iri al Via Reĝa Moŝto.” “Do evidente hodiaŭ vi sciis, ke mi estas reĝo.” “Mi ĉiam scias, ke vi estas reĝo.” “Se vere, kial en alia tago vi ne leviĝis kiam vi vidis min, sidante ĉe la Budho kaj?”
“Granda reĝo, se mi leviĝis vidinte reĝon kiam mi sidis ĉe la Budho, mi montris malrespekton por Li. Do mi ne stariĝis.” “Bone. Ni lasu tion. Mi aŭdis, ke vi estas kompetenta pri la Tripitako. Recitu la darmon en la kvartaloj de miaj virinoj.” “Mi ne povas, Via Reĝa Moŝto.” “Kial ne?” “Domo de reĝo estas temo de severa riproĉo. Aferoj pravaj kaj malpravaj estas same gravaj en tiu ĉi okazo, Via Reĝa Moŝto.” “Ne tiel diru. En la tago kiam vi vidis min, vi sciis, ke estas ne dece leviĝi. Ne okazos malpli bonaj aferoj.” “Via Reĝa Moŝto, estas riproĉinda ago por familiestro iri kaj plenumi la funkciojn de monaĥoj. Sendu por monaĥo kaj petu lin reciti la Darmon.”
La reĝo ellasis lin, dirante, “Bonege, sinjoro, vi povas iri.” Tion farinte, li sendis iun al la Budho kun jena peto: “Estimata Sinjoro, miaj edzinoj Millika kaj Vasabakatija diris, ‘Ni deziras lerni la Darmon.’ Do regule venu al mia domo kun kvincent monaĥoj kaj prediku la Darmon.” La Budho sendis jenan respondon, “Granda reĝo, estas ne eble por mi regule iri al iu ajn loko.” “En tiu okazo, la Estimata, sendu iun monaĥon.” La Budho ordonis, ke Estimata Anando plunumu la devon. Kaj Estimata Anando regule iris kaj recitis la Darmon al tiuj reĝinoj. Malika el la du reĝinoj tute ellernis la Darmon, parkeris fidele, kaj observis la instruon de la instruisto. Sed Vasabakatija nek lernis bone, nek recitis fidele, nek povis mastri la instruon ricevitan.
Iutage la Budho demandis Estimatan Anandon: “Anando, ĉu viaj laikaj disĉiplinoj mastris la Leĝon?” “Jes, Sinjoro” “Kiu tute ellernis?” “Malika tute ellernis, recitis fidele kaj povas tute kompreni la instruon ricevitan. Sed la virino el via klano ne tute ellernis, nek recitas fidele, nek povas tute kompreni la ricevitan instruon.” Aŭdinte la respondon de la monaĥo, la Budho diris: “Anando, la darmo predikita de mi al iu, kiu estas ne fidela en aŭdo, lernado, praktiko kaj predikado, estas senprofita kiel floro, kiu posedas koloron sed ne havas aromon. Sed al tiu, kiu estas fidela en aŭdo, lernado, praktiko kaj predikado de la leĝo, ĝi rekompencas per abundaj fruktoj kaj diversaj benoj.”
Floro eble estas tre alloga kaj ĉarma. Ĝi eble posedas brilan koloron. Sed se al ĝi mankas aromo kaj bonodoro, ĝi esats senutila. Tiel senutilas la bona parolo de tiu, kiu ne praktikas ĝin..
Floro eble estas tre alloga, bela kaj posedas brilan koloron. Krome, eble ĝi ankaŭ plenas de aromo. Tiel estas la homo, kiu bone parolas kaj praktikas kion la predikas. Liaj vortoj estas efektivaj kaj estas honorindaj.