4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
Rigardi sin mem sed ne aliajn
4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
Oni devas serĉi en si mem
La aferojn faritajn kaj ne faritajn,
Sed ne en la rivaloj
kion ili faras aŭ malsukcesas.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la asketo Pavejo kaj riĉulino.
Iu el la plej proksimaj najbaroj de la riĉulino aŭskultis la budhan predikadon pri la darmo kaj laŭdis la virtojn de la Budho en multaj manieroj post la reveno, dirante: "Kiel bona estas la budha predikado pri la Darmo!" Kiam la riĉa virino aŭdis, ke ŝiaj najbaroj tiel laŭdas la Budhon, ŝi ankaŭ deziris iri al la monaĥejo por aŭskulti la darmon. Ŝi do demandis nudan asketon, dirante, "Nobla sinjoro, mi deziras iri aŭskulti la budhan instruon." Sed malgraŭ ke ŝi faris multajn petojn, la nuda asketo deadmonis ŝin de tio, dirante, "Ne iru." La virino pensis: "Se la nuda asketo ne permesas min iri al la monaĥejo por aŭskulti la darmon, mi invitos la Budhon al mia propra domo por tio."
En la vespero ŝi venigis sian filon por sendi lin al la Budho, dirante, "Iru inviti la Budhon al mia regalo por morgaŭ." La knabo eliris, sed unue al la loĝejo de la nuda asketo, salutis lin kaj sidiĝis.
La knabo aŭdis la instruon de la nuda asketo kaj poste iris al la Budho kaj prezentis la inviton. Kiam li faris ĉion laŭ la ordono de la nuda asketo, li denove revenis al li. La nuda asketo demandis: "Kion vi faris?" La knabo respondis: "Ĉion laŭ via ordono, sinjoro." "Bone vi faris. Nun ni ambaŭ ĝuos la bonajn manĝaĵojn preparitajn por li." Tre frue en la sekva mateno, la nuda asketo iris al la domo, alvenigis la knabon kaj ambaŭ ili sidiĝis kune en la malantaŭa ĉambro.
La najbaroj jam ŝmiris la domon per bovfekaĵo, ornamis ĝin per kvin specajn florojn inkluzive de la dalbergiaj, kaj preparis sidejon kun alta valoro por la Budho.
La Budho iris rekte al la domo de la granda laika disĉiplino frumatene, portante siajn bovlon kaj robojn. Kiam la Budho finis sian manĝon, la laika disĉiplino aŭskultis la darmon kaj aplaŭdis la Budhon, dirante, "Bonege vi diris! Bonege vi diris!"
La nuda asketo diris al la laika disĉiplino: "Vi konfuziĝis tiel aplaŭdante ĉi tiun viron." Li blasfemis ambaŭ la laikan disĉiplinon kaj la Budhon per diversaj manieroj kaj poste forkuris. La Budho demandis ŝin: "Disĉiplino, ĉu vi ne plu povas fiksi vian atenton pri mia prediko?" "Estimata Sinjoro," ŝi respondis, "mia menso tute distriĝis de la blasfemaj vortoj fare de tiu nuda asketo." La Budho diris: "Oni ne rajtas atenti la parolon de tiu ĉi herezulo; Oni nur devas atenti siajn proprajn erarojn faritajn kaj ignoritajn."
Ne serĉu kulpon de aliaj. Ne maltrankviliĝu pri tio, kion la aliaj faras aŭ ne. Anstataŭe, rigardu en vi mem por eltrovi, kion vi jam faris aŭ lasis ne farita. Ĉesigu malbonan konduton kaj faru la bonan.
La versaĵo esploris la mankon de la plej multaj homoj. Ili ŝatas observi kulpojn de aliuloj anstataŭ la propran. Ne nur la laikuloj sed ankaŭ iuj monaĥoj havas tiun ĉi kutimon observi la kulpojn de la aliaj. Tiu ĉi sinteno rigardi aliajn estas malhelpo al la spirita disvolviĝo ĉar ĝi preventas la introspekton, kiu estas fundamento por spirita progreso.