4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
Rigardi sin mem sed ne aliajn
4-6. La rakonto de la asketo Pavejo
Oni devas serĉi en si mem
La aferojn faritajn kaj ne faritajn
Sed ne en aliaj rivaloj
kion ili faras aŭ malsukcesas
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la asketo Pavejo kaj riĉulino.
Iu el la plej proksimaj najbaroj de la riĉulino aŭdis la Budhan predikadon pri la darmo, laŭdis la virtojn de la Budho en multaj metodoj post la reveno, dirante: "Kiel bona estas la budha predikado pri la Darmo!" Kiam la virino aŭdis, ke ŝiaj najbaroj tiel laŭdas la Budhon, ŝi ankaŭ deziris iri al la monaĥejo kaj aŭdi la darmon. Do li demandis nudan asketon, dirante, "Nobla sinjoro, mi deziras iri aŭdi la budhan instruon." Sed malgraŭ ŝi faris multajn petojn, la nuda asketo deadmonis ŝin de iro, dirante, "Ne iru." La virino pensis: "Se tiu nuda asketo ne permesas min iri al la monaĥejo kaj aŭdi la darmon, mi invitos la Budhon al mia propra domo por aŭdi la predikadon ĉi tie."
Do en la vespero ŝi venigis sian filon por sendi lin al la Budho, dirante, "Iru inviti la Budhon al mia regalo por morgaŭ." La knabo eliris, sed unue al la loĝejo de la nuda asketo, salutis lin kaj sidiĝis.
La knabo aŭdis la instruon de la nuda asketo kaj poste iris al la Budho kaj prezentis la inviton. Kiam li faris ĉion laŭ la instruo de la nuda asketo, li denove revenis al li. La nuda asketo demandis: "Kion vi faris?" La knabo respondis: "Ĉion laŭ via ordono, sinjoro." "Vi faris tre bone. Nun ni ambaŭ ĝuos la bonajn manĝaĵojn preparitajn por li." Tre frue en la sekva mateno, la nuda asketo iris al la domo, alvenigis la knabon kaj ambaŭ ili sidiĝis kune en la malantaŭa ĉambro.
La najbaroj ŝmiris la domon per bovfekaĵo, ornamis ĝin per kvin specajn florojn inkluzive de la Laja floro, kaj preparis sidejon kun alta valoro por la budho.
La Budho iris rekte al la domo de la granda laika disĉiplino frumatene, portante siajn bovlon kaj robon. Kiam la Budho finis sian manĝon, la laika disĉiplino aŭdis la darmon kaj aplaŭdis la budhon dirante "Bone dirite! Bone dirite!"
La nuda asketo diris al la laika disĉiplino, "Vi konfuziĝis tiel aplaŭdante tiun ĉi viron." Li blasfemis ambaŭ la laikan disĉiplinon kaj Budhon per diversaj manieroj kaj poste forkuris. La Budho demandis ŝin: "Disĉiplino, ĉu vi ne povas fiksi vian atenton pri mia prediko?" "Estimata Sinjoro," ŝi respondis, "mia menso tute distriĝis de la blasfemaj vortoj fare de tiu nuda asketo." La Budho diris: "Oni ne rajtas atenti la parolon de tiu ĉi herezulo; Oni nur devas atenti siajn proprajn erarojn faritajn kaj ignoritajn."
Ne trovu kulpon de aliaj. Ne maltrankviliĝu pri tio, kion aliaj faras aŭ ne. Anstataŭe, rigardu en vi mem por eltrovi, kion vi jam faris aŭ lasis ne farita. Ĉesigu malbonan konduton kaj faru la bonan.
La versaĵo esploras la mankon de la plej multaj homoj. Ili ŝatas observi kulpojn de aliaj homoj anstataŭ la propran. Tio ne nur limiĝas al laikuloj. Eĉ monaĥoj havas tiun ĉi kutimon observi la kulpojn de aliaj. Tiu ĉi sinteno rigardi aliajn estas malhelpo al sipirita disvolviĝo ĉar ĝi preventas la introspekton, kiu estas fundamento por spirita progreso.