46. Ŝteli gruntbovon
46. Ŝteli gruntbovon
Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis.
La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la formon de la bovo, li demandis vilaĝanojn: "Ĉu la bovo estas en via vilaĝo?" La vilaĝanjo respondis: "Ni ne havas vilaĝon."
Li demandis: "En la vilaĝo troviĝas lageto. Ĉu vi manĝis la bovon ĉe la lageto?"
La vilaĝanoj respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo."
Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?"
La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto."
Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?"
La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo."
Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon ne en la tagmezo?"
La vilaĝanoj respondis: "Ne troviĝas la tagmezo."
La perdinto diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?"
La vilaĝano do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."
Tiel kondutas la homoj rompintaj disciplinojn. Ne volante malkaŝi sian kulpon, ili tenas ĝin kaj naskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj feoj rigardas per sia magia vido, do oni ne kapablas kaŝi sian kulpon de ili. Tio similas al la nekaŝebla fakto ŝteli la bovon.