39. Ŝmiri la domon
39. Ŝmiri la domon
Iam antaŭe, malsaĝulo vizitis alian homon kaj vidis, ke liaj muroj estas bone ŝmiritaj, kaj la planko ankaŭ estas glata kaj pura. Li do demandis: "Per kio vi ŝmiris viajn murojn kaj plankon tiel bone?"
La gastiganto respondis: "Unue mi infuzis la rizbranon ĝisplene kaj miksis ĝin kun ŝlimo, kaj poste mi ŝmiris la murojn per la ŝlimo, do ili estas tiel glataj."
La gasto pensis: "Estas malpli bone nur uzi rizbranon ol rizgrajnon por fari murojn pli glata kaj blanka."
Li miksis rizgrajnon kun ŝlimo por ŝmiri la muron, tamen la muroj des pli malglatiĝis kaj eĉ fendiĝis pro tio. Li do vane malŝparis la rizgrajnon anstataŭ ricevi la deziratan efikon. Estus multe pli bone, se li donus rizgrajnon al malriĉuloj por havigi al si meriton.
La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Aŭdinte de sanktuloj, ke oni povas naskiĝi en la ĉielo kaj eĉ atingi liberiĝon post la morto per diversaj praktikadoj de bono, ili memmortigas kun espero renaskiĝi en la ĉielo por atingi liberiĝon. Simile al la malsaĝulo, ili vane perdas sian vivon kaj atingas neniun rezulton.