38. Trinki akvon el bambua tubo
38. Trinki akvon el bambua tubo
Iam antaŭe iu fariĝis soifa kaj laca dum vojaĝo. Vidinte, ke klara akvo fluas el bambua tubo, li tuj aliris por trinki.
Trinkinte ĝiskontente, li levis la manon kaj diris al la bambua tubo: "Haltu! Mi jam sufiĉe trinkis."
Vidinte, ke la akvo daŭre fluas spite al liaj vortoj, li diris kolere: "Mi jam fintrinkis kaj ordonis vin ne plu veni. Kial vi ankoraŭ venas?"
Iu vidis tion kaj diris: "Kiel malsaĝa vi estas! Kial vi ne foriras, sed ordonas la akvon halti?" Li do tiris la malsaĝulon al alia loko.
La mondanoj ankaŭ kondutis same. Pro la soifo al naskiĝo kaj morto ili trinkis la maldolĉan akvon de avideco al la kvin objektoj de okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo. Enuinte en la avideco kvazaŭ ili kontentiĝus de la trinkado, ili diris: "Ĉiuj eksteraj objektoj de la kvin sensoj ne plu aperu antaŭ mi." Sed la avideco daŭras senĉese. Vidinte tion, ili ekkoleris: "Mi ordonis, ke vi haltu kaj ne plu venu, sed kial vi ankoraŭ venas kaj lasas min vidi vin?"
Tiam saĝulo diris al ili: "Se vi volas atingi liberiĝon, vi devas deteni viajn ses sensojn kaj menson de la iluzioj, por ke vi atingu sukceson. Kial vi deziras, ke ili ne aperu, por ke vi ne vidu ilin?" Ili similis al la malsaĝulo, kiu trinkis akvon.