50. Kuraci la ĝibon
El Vikio BRE
Redakto de 21:06, 17 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
50. Kuraci la ĝibon
Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj petis kuraciston resanigi lin. La kuracisto ŝmiris buteron sur korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj perforte premis, sed tute ne atendis, ke pro tio la okuloj de la ĝibulo estis tuj elstarigitaj.
Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigo kaj komerco de la vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian damaĝon. Ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn post la morto.