36. Elfosi la okulojn de ermito
36. Elfosi la okulojn de ermito
Iam iu sin kulturis en la montaro kaj sukcese fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Li povis vidi ĉiujn trezorojn kaŝitajn en la tero per la magiaj okuloj.
Aŭdinte tion, la reĝo tre ĝojis kaj diris al la konsilantoj: “Kiel ni povos reteni lin en nia lando kontraŭ lia foriro? Tiel li povos helpi min havi pli da trezoro.”
Malsaĝa konsilanto tuj iris al la feo, elfosis liajn okulon kaj portis ilin al la reĝo. Li diris: “Mi jam prenis la okulojn de la ermito, kaj nun li ne plu kapalos iri aliloken, sed ĉiam restos en nia lando.”
La reĝo diris al la konsilanto: “Mi deziris restigi la feon nur por lia povo vidi la kaŝitajn trezorojn sub la tero. Vi jam detruis liajn okulojn, do per kio li ankoraŭ utilas al mi?”
La mondanoj ankaŭ kondutas same. Vidinte ke ermito praktikas kontempladon pri la korpo kaj korpa pereiĝo ĉe tombejo sub arbo en sovaĝa arbaro, ili kondukas lin hejmen perforte por oferi la vivtenadon al li per diversaj manieroj. Tio detruigas lian puran praktikadon kaj vanigas lian klopodon al la sukceso. Pro tio ili donas malutilon al la meditanto kaj ankaŭ ili ne povas sin profitigi. Do ili klopodas vane, tute simile al la malsaĝa konsilanto, kiu detruis la okulojn de la feo.