Vasta spirito kaj Kio la vivo do estas?
Vasta animstato
Li telefonis al siaj gepatroj, kaj diris al ili: “Panjo kaj paĉjo, mi reiros hejmen, sed mi havas malĝentilan peton, ke mi volas hejmeniri kun mia amiko.”
“Kompreneble bonege!” ili respondis, “kaj ni tre ĝojas vidi lin.”
“Sed…,” la filo daŭre diris, “sed mi devas diri al vi unue, ke li serioze vundiĝis en milito kaj perdis unu brakon kaj unu gambon . Li havas nenian vivrimedon, do mi volas inviti lin vivi kune kun ni.”
“Filĉjo, mi tre bedaŭas pri tio. Sed verŝajne ni povus serĉi alian lokon por loki lin.” La patro sekvis: “Vi ne scias, kion vi diris. Tia kriplulo kiel li donos al ni pezan ŝarĝon en nia vivo. Ni ankoraŭ havas nian propran vivon por prizorgi, kaj ne permesu lin tiel detrui ĝin. Mi proponas, ke vi unue hejmenrevenu, kaj due forgesu lin. Li povos trovi la spacon apartenan li mem.” Ĝuste en tiu momento, la filo demetis la telefonon, kaj la gepatroj ne plu aŭdis lian voĉon.
Post kelkaj tagoj, la gepatroj ricevis telefonvokon el policejo en San-Francisko, kaj informiĝis, ke ilia kara filo jam mortis sin ĵetinte desur la etaĝdomo. La policanoj kredis, ke tio nur estas memmortiga kazo. Do ili flugis al San-Francisko kun disŝirita koro, kaj iris al kadavrejo por rekoni kadavron sub la gvido de polico. Sendube tiu ĝuste estis ilia filo. Sed ili trovis surprizite, ke sur la korpo de la filo nur estasunu brako kaj unu gambo.
Revelacio:
La gepatroj en la rakonteto estas samaj kiel plejparte da homoj. Estas tre facile ŝati la homojn belajn kaj humurajn, sed estas tro malfacile ŝati tiujn, kiuj kaŭzos malfacilaĵon kaj malfeliĉon al ni. Kaj ni ĉiam preferas teni nin malproksime de tiuj homoj, kiuj estas malpli sanaj, belaj aŭ saĝaj ol ni.
Ja demetu vian kruelecon! Bonvolu ami kaj akcepti ilin sen rankoro kaj bedaŭro. En la koro de ĉiu homo kaŝas magiaĵo, kiu nomiĝas “amikeco”. Kvankam vi ne certas, kiam kaj kiel ĝi okazos, tamen vi ja scias, ke ĝi ĉiam alportos al ni specialan donacon.
Kio estas la vivo?
Komercisto kun ĉagreniĝinta mieno alvenis antaŭ saĝan maljunulon.
“Sinjoro, mi urĝe bezonas vian helpon. Kvankam mi estas tre riĉa, sed ĉiu homo malvarme traktas min kun siaj kuntiriĝintaj brovoj. La vivo vere ŝajnas al mortbatalo plena de reciprokaj trompo kaj ĉantaĝo.”
“Do ĉesigu mortbatalon.”la maljunulo respondis lin.
La komercisto neniel povis akcepti tian admonon, kaj forlasis la maljunulon kun malespero.
En la sekvaj monatoj, lia humoro fariĝis despli malbona. Li aŭ krevelis aŭ interbatis kun ĉirkaŭaj homoj, tial li kreis multe da malamikoj. Post unu jaro, li elĉerpiĝis ambaŭ korpe kaj mense, kaj neniel havis forton batali kaj konkuri kun aliaj.
“Aj, sinjoro, nun mi ne plu volas interbatali kun aliaj. Sed, la vivo estas tiel pezega.—— Ĝi ja vere estas tre pezega ŝarĝo!”
“Do malŝarĝu gin!” la maljunulo respondis.
La komercisto indigniĝis pri tia respondo, kaj kolere foriris.
En la sekva jaro, li renkontis malsukceson en sia komerco, kaj fine perdis la tutan posedaĵon. Lia edzino foriris de li kun la filo. Li fariĝis tiel malriĉa kiel muso en la preĝejo, kaj trovis nenian helpon. Do li refoje konsultis la maljunulon.
“Sinjoro, nun mi jam havas nenion, kaj restas nur tristeco en la vivo.”
“Do ne malĝoju!”
Tia respondo ŝajne estis supozita de la komercisto. Ĉifoje li nek malesperis nek koleriĝis, sed restis en la angulo de la monto, kie la maljunulo loĝas.
Iutage li subite estis trafita de tristeco, kaj ekploregis korŝire. Tiel li larmis por kelkaj tagoj, semajnoj, eĉ monatoj fluis larmoj ĝis fine, liaj larmoj elĉerpiĝis. Li levis sian kapon, kaj trovis la varman sunradion ĝuste lumiginte la matenan tero matene. Li do revenis al la maljunulo.
“Sinjoro, kio do estas la vivo?”
La maljunulo levis sian kapon, ekrigardis la ĉielon kaj respondis kun rideto: “Kiam vi vekiĝis el la dormo, denove venas nova tago. Ĉu vi ne vidis la sunon, kiu normale superiras ĉiutage?
Revelacio: Ĉu la vivo estas peza aŭ malpeza, tio dependas, kiel ni rigardas ĝin. Vi povas renkonti diversajn ĉagrenojn. Se vi ne povas rezigni ĝin, ĝi ĉiam sekvos vin kiel ombrokaj faros la vivon peza ŝarĝo. “Post nia dormo denove venas nova tago, ĉu la suno ankoraŭ ne normale superiras?” Rezignu la ĉagrenon kaj tristecon, kaj vi trovos, ke la vivo fakte estas tiel facila.
宽大
这是一个来自越战归来的士兵的故事。他从旧金山打电话给他的父母,告诉他们:“爸妈,我回来了,可是我有个不情之请。我想带一个朋友同我一起回家。”“当然好啊!”他们回答,“我们会很高兴见到的。”不过儿子又继续下去“可是有件事我想先告诉你们,他在越战里受了重伤,少了一条胳臂和一只脚,他现在走投无路,我想请他回来和我们一起生活。”“儿子,我很遗撼,不过或许我们可以帮他找个安身之处。”
父亲又接着说“儿子,你不知道自己在说些什么。像他这样残障的人会对我们的生活造成很大的负担。我们还有自己的生活要过,不能就让他这样破坏了。我建议你先回家然后忘了他,他会找到自己的一片天空的。”就在此时儿子挂上了电话,他的父母再也没有他的消息了。
几天后,这对父母接到了来自旧金山警局的电话,告诉他们亲爱的儿子已经坠楼身亡了。警方相信这只是单纯的自杀案件。于是他们伤心欲绝地飞往旧金山,并在警方带领之下到停尸间去辨认儿子的遗体。那的确是他们的儿子没错,但惊讶的是儿子居然,只有一条胳臂和一条腿。故事中的父母就和我们大多数人一样。要去喜爱面貌姣好或谈吐风趣的人很容易,但是要喜欢那些造成我们不便和不快的人却太难了。我们总是宁愿和那些不如我们健康,美丽或聪明的人保持距离。
启示:大多数人要去喜爱面貌姣好或谈吐风趣的人很容易,但是要喜欢那些造成我们不便和不快的人却太难了。我们总是宁愿和那些不如我们健康,美丽或聪明的人保持距离。放下你的残酷吧,请无怨无悔地爱,无怨无悔地去接纳。每个人的心里都藏着一种神奇的东西称为“友情”,你不知道它究竟是如何发生何时发生,但你却知道它总会带给我们特殊的礼物。
生活到底是什么
一位满脸愁容的生意人来到智慧老人的面前。“先生,我急需您的帮助。虽然我很富有,但人人都对我横眉冷对。生活真像一场充满尔虞我诈的厮杀。”“那你就停止厮杀呗。”老人回答他。生意人对这样的告诫感到无所适从,他带着失望离开了老人。在接下来的几个月里,他情绪变得糟糕透了,与身边每一个人争吵斗殴,由此结下了不少冤家。一年以后,他变得心力交瘁,再也无力与人一争长短了。“哎,先生,现在我不想跟人家斗了。但是,生活还是如此沉重———它真是一副重重的担子呀。” “那你就把担子卸掉呗。”老人回答。生意人对这样的回答很气愤,怒气冲冲地走了。
在接下来的一年当中,他的生意遭遇了挫折,并最终丧失了所有的家当。妻子带着孩子离他而去,他变得一贫如洗,孤立无援,于是他再一次向这位老人讨教。“先生,我现在已经两手空空,一无所有,生活里只剩下了悲伤。”“那就不要悲伤呗。”生意人似乎已经预料到会有这样的回答,这一次他既没有失望也没有生气,而是选择呆在老人居住的那个山的一个角落。有一天他突然悲从中来,伤心地号啕大哭了起来———几天,几个星期,乃至几个月地流泪。最后,他的眼泪哭干了。他抬起头,早晨温煦的阳光正普照着大地。他于是又来到了老人那里。“先生,生活到底是什么呢?”老人抬头看了看天,微笑着回答道:“一觉醒来又是新的一天,你没看见那每日都照常升起的太阳吗?”
启示:生活到底是沉重的?还是轻松的?这全依赖于我们怎么去看待它。生活中会遇到各种烦恼,如果你摆脱不了它,那它就会如影随形地伴随在你左右,生活就成了一副重重的担子。“一觉醒来又是新的一天,太阳不是每日都照常升起吗?”放下烦恼和忧愁,生活原来可以如此简单。