33. Haki arbon por preni frukton
34. Haki arbon por preni frukton
Iam reĝo havis arbon altan kaj grandan. La arbo ĉiam produktis fruktojn dolĉajn kaj bongustajn.
Foje iu gastis ĉe la reĝo. La reĝo demandis: “La arbo donos bongustajn fruktojn. Ĉu vi volas manĝi?”
La gasto respondis: “La arbo estas alta kaj granda. Kiel mi povos preni fruktojn eĉ se mi volas manĝi?”
La reĝo tuj dehakis la arbon por preni fruktojn pli facile, sed li ne trovis fruktojn post la vana laboro. Poste, kiam li volis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj ne plu povis reviviĝi.
La mondanoj kondutas same. En budhismo estas disciplina arbo, kiu produktas sanktan frukton. Se iu volas akiri la frukton, li devas observi disciplinojn, kaj akumuli meritojn. Sed oni ne scias la bonon de disciplinoj, kaj rompas ilin kvazaŭ dehaki la arbon. Ili rekoltus nenion se ili klopodus revivigi la dehakitan arbon. La homoj detruintaj disciplinojn ankaŭ klopodas vane. Al ili similas la rompintoj de disciplinoj.