3-8. La rakonto de Nando la paŝtisto
Ĉiuj eraroj venis el malbonaj mensoj
3-8. La rakonto de Nando la paŝtisto
Per malamikeco al malamiko
Aŭ per malamo al malamato
La malbona menso faras
Malbonon plej grandan.
Dum vizito al vilaĝo en la regno de Kosalo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al Nando la paŝtisto.
Nando estis paŝtisto, kiu prizorgis la bovojn de Anatapindiko. Kvankam li estis la nur paŝtisto, li havis sian propran riĉaĵon. Li fojfoje iris al la domo de Anatapindiko kaj tie li vidis la Budhon kaj aŭskultis lian predikadon de tempo al tempo. Nanda petis, ke la Budho vizitu lian hejmon. Sed la Budho ne tuj faris tion, dirante, ke ankoraŭ ne estas la tempo por la vizito.
Post iom da tempo, dum la Budho vojaĝis kun siaj sekvantoj, li forlasis sian vojon por viziti Nandon ĉar li sciis, ke venas la tempo por Nando ricevi lian konvenan instruadon. Nando respektoplene akceptis la Budhon kaj liajn sekvantojn. Li servis ilin per lakto, laktaj produktaĵoj kaj aliaj elektitaj manĝaĵoj dum sep tagoj. En la lasta tago, post kiam Nanda aŭskultis la predikadon de la Budho, li atingis frukton de sotapato. Kiam la Budho forlasis tiutage, Nando sekvis lin por iom da distanco portante lian bovlon, kaj fine riverencis por adiaŭi kaj reiri al sia hejmo.
Ĝuste tiam sago elpafita de ĉasisto hazarde trafis lin. Poste, la monaĥoj sekvantaj la Budhon vidis, ke Nando kuŝas morta. Ili raportis la okazaĵon al la Budho dirante: “Estimata Sinjoro, ĉar vi venis ĉi tien, Nanda, kiu faris grandan oferadon al vi kaj akompanis vin sur via vojo, estis mortigita kiam li reiris al sia hejmo.” La Budho respondis al ili: “Monaĥoj, ĉu mi venis ĉi tien aŭ ne, li ne povis eviti la morton pro sia antaŭa karmo.”
Kiam bandito vidis alian, li tuj atakas tiun. En la sama maniero, kiam homo vidis sian malamikon, li ankaŭ faras malutilon. Sed la malbone funkcianta menso faras al ĝia posedanto pli grandan malbonon ol tion, kion faris la bandito al la alia aŭ malamanto al la malamato.