3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj
Armiloj por venki morton
3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj
Scii la korpon kiel urnon
Firmigi la menson kiel fortikan urbon
Batali kontraŭ Marao per spado de saĝo
Teni la korpon pura
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al kvin cent monaĥoj.
Lerninte de la Budho meditan metodon, kvincent monaĥoj el Sravastio faris longan vojaĝon de kvincent kilometroj al larĝa arbaro taŭga por mediti. En la arbaro loĝis la spiritoj gardantaj la arbaron. Ili pensis, ke ne estas dece por ili loĝi kun siaj familioj se la monaĥoj restos en la arbaro. Do ili subiris de la arboj, opiniante, ke la monaĥoj restos tie nur dum nokto. Sed la monaĥoj daŭre restis tie ĝis la fino de du semajnoj. Ili pensis, ke la monaĥoj eble restos tie ĝis la fino de la pluvasezona retiriĝo. En tiu okazo, la spiritoj kaj iliaj familanoj devus loĝi sur la tero por longa tempo. Do ili decidis fortimigi la monaĥojn per demona bruo kaj timigaj vidaĵoj. Ili sin montris kun korpoj senkapaj, kaj kapoj senkorpaj. La monaĥoj maltrankviliĝis,forlasis la arbaron kaj revenis al la Budho. Ili rakontis ĉion al la Budho. Aŭdinte ilian rakonton, la Budho diris al ili, ke tio okazis ĉar ili antaŭe iris sen protekto, kaj ili devus reveni por sin armi per konvena protektado. Dirante, la Budho detale instruis al ili la protektan kurson Metasuta (amsutro) kun la sekva stanco kiel komenco:
Tiu, kiu lertas akiri bonaĵon kaj utilaĵon,
Kaj aspiras al atingo de perfekta paco, devas tiel agi:
Li devas esti kompetenta, honesta, justa, obeema, ĝentila kaj libera de fiero.”
Li instruis, ke la monaĥoj recitu la sutron ekde kiam li iris al la ĉirkaŭo de la arbaro kaj en la monaĥejon. La monaĥoj revenis al la arbaro kaj faris laŭ la instruo de la Budho.
La gardistaj spiritoj de la arbo ricevis bonkorecon de la monaĥoj kaj reciprokis per bonvenigo kaj ne plu ĝenis ilin. Ne plu estis demonaj bruoj kaj timigaj vidaĵoj. Ili forlasis paceme. La monaĥoj meditis pri la korpo kaj komprenis la fragilan kaj efemeran naturon de ĝi. En la Ĝetavana Monaĥejo la Budho sciis pri la progreso de la monaĥoj per sia supernatura povo kaj elradiis sian figuron al ili por ke ili vidu lian ĉeeston. Li diris al ili: “Monaĥoj, kiel vi jam sciis, la korpo fakte estas efemera kaj fragila kiel argila urno.”
Estas realisme pensi la korpon fragila, rompiĝema, detruiĝema, kaj facile frakasebla. Fakte ni devas konsideri ĝin kiel argilan vazon. Ni devas pensi la menson kiel urbon. Ni devas esti eterne atenteme por protekti la urbon. Ni devas batali kontraŭ malbonan forton per armilo de saĝo. Post la batalo, ni tuj akiros venkon, vivos sen kroĉiĝo al mortema memo.