25. Rakonto pri akvo kaj fajro
El Vikio BRE
Redakto de 04:19, 14 Mar. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
25. Rakonto pri akvo kaj fajro
Antaŭe iu bezonis fajron kaj malvarman akvon. Li do estigis fajron kaj metis pelvon kun malvarma akvo super la fajron.
Poste, kiam li bezonis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li bezonis malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.
La homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili monaĥiĝis por praktiki budhismon. Sed post la monaĥiĝo, ili eksopiris al la edzino, filoj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdis fajron de merito kaj akvon de disciplinoj. La homoj kun avido kondutas same.