1. 20-26
20. D: Kio estas rifuĝo?
R: Rifuĝo signifas, ke iu rifuĝas en la Tri Juveloj kun siaj tutaj koro kaj animo. La rifuĝantoj en la Tri Juveloj estas budhanoj.
21. D: Ĉu multaj homoj venis kaj sekvis la Budhon en la periodo de lia vivo?
R: Jes., multaj homoj konvertiĝis sekvante la instruon de la Budho sur la vojo de Sarnato al Magadha stato post la unua predikado. Inter ili estis tri bramanaj fratoj nomataj Kasapo. Ili jam estis Zoroastrianoj, sed konvertiĝis kaj kondukis pli ol mil de siaj sekvantoj por konvertiĝi al Budhismo. Post kiam la Budho atingis Raĝagahon, la ĉefurbo de Magadho, konvertiĝis pli multaj homoj, inkluzive de iuj, kiuj fariĝis elstaraj disĉiploj de la Budho, kiel Sariputo, Mahamogalano kaj Mahakasapo. Poste, kiam la Budho revenis al sia hejmlando, multaj el siaj parencoj fariĝis monaĥaj disĉiploj: Kiel ekzemple, lia plijuna duonfrato Nando, liaj kuzoj Anando kaj Devadato, kaj lia filo Rahulo. Inter ili estis razisto nomata Upalio, kiu servis en la reĝa familio kaj poste fariĝis fama majstro de budhismaj disciplinoj (Vinaya Bhanaka). La Budha onklino Praĝapati ankaŭ sekvis lin kaj fariĝis la unua monaĥa disĉiplino de la Budho. Krome, pli multaj kredantoj konvertiĝis en la kredo sen rezigni la homan vivon. Do la budhaj disĉiploj konsistas en Bikŝuoj (monaĥoj) kaj Bikŝuinoj (monaĥinoj), kiuj formis la budhisman monaĥan komunumon; kaj Upasako kaj upasakino, kiu estis viraj kaj inaj laikaj sekvantoj. Ili estis kune konataj kiel la kvar grupoj de disĉiploj.
22. D: Kie Ŝakjamunio vojaĝis kaj predikis dum sia vivperiodo?
R: Laŭ historiaj notoj kaj eltrovaĵoj, la piedsignoj de la Budho ĉefe kovris Centran Hindion. Liaj disĉiploj disiĝis en ĉiuj partoj, ĉefe iris pli malproksimen. Estis legentoj en Srilanko kaj Birmo pri la vizito kaj piedsignoj faritaj de la Budho tie. Dum la vivperiodo de la Budho loĝis plej parte en Raĝagaho en Magadho kaj Sravastio en la stato de Kosalo. Ekster Raĝagaho estis bambua bosko donacita de Reĝo Bimbisaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La bambua bosko poste famiĝis kiel Bambua Monaĥejo (Veluvanaramaya). En Sravastio estis ĝardeno donaita de riĉa komercisto Sudato kaj Reĝido Ĝeto de Kosalo al la Budho. Poste,tiu ĝardeno estis konata kiel Ĝetavana Monaĥejo (Jetavanaramaya aŭ Jetavana Anathapindikassa-arama). Ĉar la Budho kutime vojaĝas inter la du lokoj, ambaŭ fariĝis gravaj lokoj por organizi/ordigi siajn disciplinojn. Giĝakuta Monto situanta sude de Raĝagaho estis alia loko frekventita de la Budho kaj liaj disĉiploj por predikado. Antaŭ sia forpaso, la Budho iris norden de Raĝahago al Vesalio (Bihara Pradeŝo en moderna Hindio). Poste li sin turnis nordokcidenten, kaj fine atingis Kusinaron (nun Kasio en Utara Pradeŝo, Hindio), kie li forpasis (Parinibbana). En la nuna tempo, Per fosado oni jam trovis la lokon de lia cindrigejo, kaj el ŝtono gravuritan bildon de lia nirvano kaj aliaj reklivoj. En celebrado de la 2500-a datreveno de la Budha nirvano (S. Nirvana), la registaro de Hindio jam faris iom da bazaj riparado kaj konstruado en la sankta loko.
23. D: Kio estas “Nirvano”?
R: Ni eksplikos tion poste. Ni povas simpli interpreti ĝin ĉi tie kiel morton.
24. Kio estis la okazo tuj antaŭ kaj post la budha nirvaniĝo?
R: La Budho estis grave malsana en Vesalio. Post la pluvsezona retiriĝo (Vessa) en Vesalio li iris kun siaj disĉiploj al la nordoriento. Sur la vojo li prenis la manĝaĵon oferitan de forĝisto Cundo kaj lia malsano des pli graviĝis. Fine li atingis la bordon de rivero en Kusinaro. Sin baninte, li kuŝiĝis sur la dekstra flanko kun la kapo sur la dekstra mano, sur pentlito inter kvar paroj da Sala-arboj. Sekve de tio, la statuoj de Kuŝanta Budho aŭ statuoj de la Budha nirvano fariĝis en tiu ĉi pozo. La Budho informis siajn disĉiplojn pri sia nirvano kaj ĉiuj disĉiploj venis vidi lin. En la nokto bramana klerulo nomata Subado venis vidi la Budhon. Kiam Anando provis haltigi lin, la Budho venigis Subadon al sia lito kaj predikis la lastan kurson por li. Do Subado fariĝis la lasta disĉiplo de la Budho. Ekde kiam la Budho forlasis Vesalion sur la vojo, li predikis al siaj disĉiploj multfoje kaj en la meznokto kiam li estis mortanta, li diris al ili lastafoje, “Vi ne devas pensi, ke vi ne plu havos instruiston. Sed vi devas rigardi la instruojn (Dhamm) kiel vian instruiston. Estu diligenta en strebado por liberiĝo. Neniam estu maldiligenta.”
Post la morto de la Budho, lia korpo kremaciiĝis. La restaĵoj estis dividitaj en ok porciojn per Magadho, la Sakjao kaj aliaj ŝtatoj kaj konserviĝis en ŝtupoj konstruitaj en la ok ŝtatoj. En la tria jarcento a. K. Reĝo Aŝoko elpenis porcion el la budhaj relikvoj konservitaj en Bodigajo de Magadho kaj dividis ilin en multajn porciojn por konservi en malsamaj lokoj. En 1898 arkeologoj trovis likvan ŝtupon sur la norda bordo de Nepalo kiam ili fosis antikvan lokon de Kapilavasto. En la ŝtupo ili trovis ŝtonajn vazojn, urnojn kaj aliajn objektojn. Unu el la vazoj konserviĝis en urno farita el fero kaj kristalo. En la vazo estis ora floro kun budhaj ostoj sur ĝi. La skulptaĵo sur la urno montras, ke tio estas la budhaj relikvoj konservitaj de la Sakja ŝtato.
25. D: Kio estas “relikvo” (sariro)?
R: “Relikvo” signifas restaĵon de la mortinto, sed tiu ĉi termino ĝenerale nur signifas la restaĵon de la Budho kaj aliaj eminentaj pastroj.
26. D: Kio estas la funkcio de ŝtupo?
R: Ŝtupo estas interpretita en la ĉina lingvo kiel “Ta”, “Tabo” aŭ “Sudubo”, signifanta “pagodo” aŭ “tombo”. Oni kutime konstruis ŝtupon por konservi relikvon kvankam iuj el ili estas por celo de memorado.