1. 9-14
9. D: Kio estas la konciza historio pri la vivo de Ŝakjamunio?
R: Ŝakjamunio vivis ĉirkaŭ la sesa jarcento a. K., en la sama tempo de la Printempa kaj Aŭtuna periodo en Ĉinio, kiam vivis Konfucio. Li estis la pliaĝa filo de la reĝo de Kapilavasto. Lia patro nomiĝis Sudodano kaj lia patrino nomiĝis Maja. Reĝino Maja naskis reĝidon Sidarto sur la vojo al siaj gepatroj dum ŝi ripozis sub arbo en bosko de Lumbinio, ĉar laŭ hinda kutimo en tiu tempo, virinoj devis reveni al la domo de siaj gepatroj por naski bebon.
10. D: Ĉu la restaĵo de Lumbinia bosko restas ĝis nun?
D: Dum la sepa jarcento p. K., majstro de tripitako Xuan Zang el Ĉinio vizitis Lumbinian boskon. Laŭ lia noto, li vidis la ŝtonan kolonon starigitan tie de Reĝo Aŝoko antaŭ ĉirkaŭ okcent jaroj por marki la naskiĝlokon de la Budho. Tamen la loko estis en stato de dezerteco, la kolono estis trafita de tondro, kaj ĝia supra parto falis sur la teron. Oni ignoris la naskiĝlokon de la Budho ĉar neniu povis legi la literojn sur la kolono. Nur en 1897 kiam oni eltrovis la kolonon starigitan de Aŝoko, arkeologoj deciferis la skulptaĵojn, kaj trovis la detruitan restaĵon de Lumbinia bosko. Ili ankaŭ ekspluatis kelkajn kvartalojn de antikvaj loĝejoj en la proksimo de tiu loko, parto de kiu apartenis al la malnova urbo de Kapilavasto. Hodiaŭ, la registaro de Nepalo jam proklamis ĝin kiel sanktejon kaj provizis necesajn rekonstruadon kaj protektadon.
11. D: Kiel Ŝakjamunio ricevis sian edukadon en la infaneco?
R: Reĝino Maja mortis nelonge post la nasko. Juna Ŝakjamunio estis vartita de sia onklino (patrina fratino) Reĝino Praĝapati. Kiel infano li eklernis literaturon, filozofion, aritmetikon kaj aliajn de bramanaj instruistoj kaj gajnis vastan kaj profundan scion. Li ankaŭ lernis luktartojn de militistoj kaj fariĝis spertulo de rajdado, pafado kaj ludo de spado. Pro sia granda inteligenteco kaj eminenta figuro, lia patro, reĝo Sudodano, esperis, ke li fariĝu universala reganto (Raja Cakkavattin, reĝo, kiu povas unuigi la tutan mondon) kaj plenumu laŭdindajn servojn post sia heredo de la trono.
12. D: Kial li ne heredis la tronon poste?
R: Reĝido Sidarto kutime meditis en sia infaneco. Lin forte kortuŝis kaj pensis pri multaj fenomenoj, kiujn li observis, kiel ekzemple, la malsato, soifo kaj lacaj kompanoj laborantaj sub la arda suno, bovoj spiregantaj kaj ŝvitantaj ricevis baton dum sia plugado, la luktoj inter serpentoj, insektoj, birdoj kaj bestoj sub la leĝo de la ĝangalo, senforta kaj malbela maljunuloj, la ĝemanta kaj suferanta malsanulo, la morto en funebra ceremonio kun la familianoj kaj amikoj plorantaj malantaŭe. Ĉiuj tiuj prezentis al li problemon: kiel liberigi la mondon el sufero. La problemon solvis neniu el la vedo, kiun li lernis, nek la scio, kiun li jam akiris, nek liaj estontaj trono kaj potenco. Do li tenis la ideon forlasi la mondon en siaj antaŭaj tagoj, kaj finfine li rezignis sian tronon.
13. R: Kiel lia patro povis konsenti pri lia monaĥiĝo?
D: Trovinte, kion lia filo havas en sia menso, Reĝo Sudodano aplikis multajn metodojn por deteni lin, precipe ĉirkaŭis lin per mondaj plezuroj. Kiam Sidarto atingis siajn 16 jarojn, Reĝo Sudodano aranĝis por li edziĝon al Reĝidino Jasodara el najbara regno. Jasodara naskis al li filon nomatan Rahulo. Sed ĉio ĉi estis vana. Li fine forglitis el la ĉefurbo en kvieta nokto. Li iris en arbaron, demetis siajn reĝidajn kostumojn, tranĉis al sia harojn kaj barbon, kaj fariĝis vaganta ermito. Estis du malsamaj diroj pri lia aĝo en la tempo de ermitiĝo-- unu diris deknaŭ, kaj la alia dudek naŭ.
14. D: Kia estis lia vivo post kiam li forlasis la mondan vivon?
R: Malsukcesinte persvadi lin reveni hejmen, lia patro elektis kvin virojn el sia klano por akompani lin. Ili estis Kaundinja, Vapa, Mahanama, kaj Aŝaĝit ( (P. Kondanfia, Bhaddiya, Vappa, Mahanama, Assaji). Reĝido Sidarto kaj liaj sekvantoj sukcese faris vizitojn al tri famaj kleruloj kaj lernis de ili, sed neniu el ili povis kontentigi lian bezonon. Kiam li konsciis, ke estas neeble trovi veran metodon por liberiĝo en filozofia scio de tiu tempo, li forlasis la arbaron al la bordo de Neranĝara rivero, nuna Lilaian rivero, kaj vivis tie kun aliaj asketoj. En sia serĉado de liberiĝo, li eltenis suferojn kaj dolorojn dum ses jaroj. Sed poste li pruvis al si, ke li atingis nenian frukton, kaj ekkomprenis, ke la asketeco estas senutila. Do li sin banis en la Neranĝara rivero, forigis ĉiujn malpuraĵojn de ses jaroj. Poste, akceptinte laktan kaĉon oferitan de paŝtistino, lia forto reaperis en li. Kiam liaj kvin sekvantoj vidis tion, ili pensis, ke li jam rezignis siajn kredon kaj spiritajn klopodojn, tiel ili forlasis lin kaj iris al Benaresa urbo (P. Baranasl) por daŭrigi sian praktikadon de asketeco. La reĝido do iris sola al Pipala arbo kaj faris sidejon kun fortuna herbo (kusa) sub la arbo. Sidante kun krucitaj kruroj kaj vizaĝo al la oriento, li ĵuris: “Nun se mi malsukcesos atingi la plej superan iluminiĝon, mi preferas lasi mian korpon putriĝi ol stariĝi el la sidejo.” En tiu ĉi maniero li ekmeditis pri liberiĝo, kaj fine, en iu nokto li venkis la mensan afliktiĝon kaj maraaj atentojn (Kleŝo kaj Marao), atingis perfektan iluminiĝon, kaj fariĝis Budho.