2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2-4. La rakonto de Malsaĝula Festivalo

  Homoj mankas pri saĝo

  Diboĉas malatenteme

  Saĝuloj tenas atentemon

  Kiel grandan trezoron

  Ne diboĉu en malatentemo

  Ne proksimiĝu al sensaj plezuroj

  Homoj atentemaj kaj meditemaj

  Atingas abundan feliĉon.

  Dum sia restado en Ĝetevana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn versojn rilate al la Bala Nakata festivalo, kiu signifas la festivalon de malsaĝuloj.

  En iu dato oni okazigis festivalon de malsaĝuloj en Sravastio kaj en la malsaĝula festivalo homoj kutime ŝmiris siajn korpojn per cindro kaj bovfekaĵo, kaj dum longa periodo de sep tagoj ili vagis ĉirkaŭe parolante diversajn krudajn parolojn.

  Tiam oni ne plu montris respekton al siaj familianoj, amikoj kaj monaĥoj kiam ili renkontis ilin, sed starante antaŭ la pordo kaj insultis ilin per krudaj vortoj. Tiuj, kiuj ne plu povis elteni la krudajn vortojn, devus pagi al la okazigantoj duonon, kvaronon aŭ eĉ moneron laŭ sia riĉeco. La okazigantoj de la ferio kutime alprenis monon kaj forlasis iliajn domojn.

  Tiam en Sravastio vivis kvin miliono da noblaj disĉiploj kaj ili sendis mesaĝon al la instruisto: “Estimata sinjoro, ni petas, ke la Budho ne iru en la urbon kun amaso de monaĥoj dum sep tagoj. Ili restu en la monaĥejo anstataŭe.” Dum la sep tagoj la noblaj disĉiploj pretigis kaj sendis manĝaĵojn al la monaĥoj en la monaĥejo sen forlasi siajn domojn.

  En la oka tago, post kiam finiĝis la festivalo, oni invitis la monaĥan komunumon, kondukis monaĥojn en la urbon kaj donis al ili abundajn oferaĵojn. Sidiĝinte respektoplene ĉe unu flanko, ili diris al la Budho: “Estimata Sinjoro, ni pasigis la pasintajn sep tagojn malfeliĉe. Niaj oreloj preskaŭ eksplodis de la krudaj paroloj fare de malsaĝuloj. Neniu montris respekton al aliajn, kaj pro tio ni ne permesis vin eniri la urbon. Ni mem ankaŭ ne iris el la domoj.”

  Aŭdinte ilian diron, la Budho respondis: “Tiamaniere malsaĝaj homoj kondutis laŭ sia propra maniero. Sed saĝuloj tenis atentemon kiel sian grandan trezoron, kaj per tio atingos la sukceson de granda nirvano en la fino.”

  Ekspliko:

  Malsaĝaj homoj sendistinge diboĉas en malatentemo.Sed la saĝaj homoj tenas atentemon kiel grandan trezoron. La malsaĝuloj havas vivon de sensa plezuro. Ili absorbiĝas en ĉasado al tio, kio tute ne utilas al la spirita progreso. Por posedi mondajn aferojn, oni bezonas riĉecon. En la sama maniero, por posedi altan spiritan aferon, ni bezonas iom da riĉeco, kaj la riĉeco estas atentemo.

  Ne absorbiĝu en malatentemo. Evitu deziron al sensaj plezuroj, kio ajn estas ilia naturo. La atentema homo havas trankvilan menson. Li atingos grandan feliĉon.

  Aliaj komentoj estas jene:

  El dependo al senso estiĝas deziro, kiu, kiel senscieco, estas alia grava faktoro en la “dependa origino”. Krociĝo, deziro kaj inklino estas aspektoj de dependa origino. Dependa origino estas aspekto de la dua Nobla Vero. Deziro estas triopa-- nome, deziro al sensaj plezuroj, deziro al sensaj plezuroj havas rilaton kun vidpunkto de eternismo, t. e. ĝui plezurojn kun opinio, ke ĉio restas eterna, kaj deziro al sensaj plezuroj havas rilaton kun vidpunkto de nihilismo, t. e, ĝui plezurojn kun opinio, ke ĉio pereos post homa morto. La lasta starpunkto estas materialismo. Tion oni ankaŭ interpretas kiel krociĝon al forma kaj senforma statoj respektive. Kutime tiuj du terminoj prezentiĝas per deziro por ekzisteco kaj neekzisteco. Ekzistas ses specaj deziroj konformaj al ses sensaj objektoj kiel formo, sono kaj aliaj. Ili fariĝas dekdu kiam oni prenas ilin kiel internan kaj eksteran. Oni deduktas ilin kiel tridekses kiam oni rigardas ilin kiel pasintecon, nunecon kaj estontecon. Kiam ili estis triobligita per estontaj tri specaj deziroj, ilia sumo atingas centok, t.e. trioble dekdu. Estas nature por mondanoj pliintensigi deziron por sensaj plezuroj. Estas tre malfacile venki sensajn dezirojn. La plej potenca faktoro en la rado de vivo estas iluzio kaj deziro, la ambaŭ ĉefaj kaŭzoj de la dependa origino. Iluzio funkcias kiel pasinta kaŭzo en la nuna tempo, kaj deziro estas la nuna kaŭzo, kiu funkcias en la estonteco. Homoj dependaj al deziro kaptas aferon forte deziratan. Deziro similas al palpado en la mallumo por ŝteli ion. Posedo rilatas al reala ŝtelado de objekto. Kapto estas kaŭzata de ambaŭ krociĝo kaj eraro. Ĝi estigas falsajn opiniojn pri “mi” kaj “mia”. Kapto estas kvaropa-- nome, senso, falsaj vidpunktoj, krociĝo al ritoj aŭ ceremonioj, kaj teorio de animo.