2-3. La Rakonto de Culapantaka
2-3. La Rakonto de Culapantaka
Inundo ne povas venki la saĝulon,
Kiu konstruis insulon
Per energio kaj diligenteco
Per toleremo kaj sindeteno
Dum sia restado en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Culapantako, la nepo de Bankisto de Raĝagaho. La bankisto havis du nepojn nomatajn Mahapantako kaj Culapantako. Mahapantako estis pliaĝa frato. Li kutime akompanis sian avon aŭskulti religian instruon. Poste Mahapantako aniĝis en monaĥa komunumo de budhismo kaj post nelonge fariĝis arahanto. Culapantako ankaŭ sekvis sian fraton kaj fariĝis monaĥo, sed li eĉ ne povis parkeri verson en kvar monatoj. En tiu periodo Ĝivako venis al la monaĥejo por inviti la Budhon kaj restajn monaĥojn al sia domo por manĝo.
Mahapantako, kiu respondecis sendi monaĥojn al manĝa invito, forstrekis Culapantakon de la listo. Kiam Culapantako sciis tion, li tristiĝis kaj decidis reveni al la laika vivo. Sciinte lian intencon, la Budho alvenigis lin sole kaj sidigis lin antaŭ la Grandhakuti halo. Li donis pure blankan tukon al Ĉulapantako kaj ordonis, ke li sidu tio kun vizaĝo al la oriento frotante la tukpecon per siaj manoj. Tiam li ripetu la vorton “Rajoharanam”, kiu signifas “forigi malpuraĵon”. Poste la Budho iris al la loĝejo de Ĝivako akompanate de aliaj monaĥoj.
Samtempe, Culapantako daŭre frotis la tukpecon senĉese ripetante la vorton “Rajoharanam”. La tuko baldaŭ malpuriĝis. Vidinte la malpuriĝon de la tuko, Culapantako ekkonsciis la efemeran naturon de ciu estiĝinta afero. En la domo de Ĝivako, la Budho sciis la progreson de Culapantako per sia supernatura povo. Li do elsendis sian radion tiel ke li aperis sitante antaŭ Culapanto, dirante: “Ne nur la tukpeco, kiun malpurigis polvo; En vi ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigi la malpuraĵon oni povas atingi sian celon kaj fariĝi arahanto.”
En la domo de Ĝivako, oni ekdisdonis akvon antaŭ servo de manĝaĵo laŭ kutimo, sed la Budho kovris la bovlon per sia mano kaj demandis, ĉu iu ajn monaĥo restas en la monaĥejo. Respondite, ke estas neniu, la Budho diris, ke estas unu, kaj ordonis, ke iu konduku Culpantakon el la monaĥejo. Kiam la sendisto de la Ĝivako atingis la monaĥejon, li trovis ne nur unu monaĥon, sed mil samajn monaĥojn. Ili ĉiuj fariĝis el Culapantako, kiu posedis supernaturajn povojn tiam. La sendito konfuziĝis kaj revenis por raporti la aferon al Ĝivako. Ĝivako sendis la senditon refoje, kaj instruis lin per la diro, ke la Budho venigos monaĥon nomatan Culapantako. Kiam la sendito tion faris, mil voĉoj respondis: “Mi estas Culapantako.”
Denove konfuziĝinte, la sendito revenis alifoje. Poste oni sendis lin al la monaĥejo triafoje. Ĉifoje oni proponis, ke li kaptu la monaĥon, kiu respondos la unua, ke li estas Culapantako. Tuj kiam li kaptis la monaĥon, ĉiuj aliaj monaĥoj malaperis, kaj Culapantako akompanis la sendiston al la domo de Ĝivako. Post manĝo, Culapantako kuraĝe kaj fidoplene faris religian predikadon laŭ la propono de la Budho, muĝante kiel juna leono.
La tuta mondo plenas de malpuraĵoj. La diboĉo en la vivo estas vasta kaj forta inundo. Sed la saĝaj homoj konstruigis por si fortikan insulon, kiun la forta fluo ne povas damaĝi. La insulo estas konstruita el stabileco, atentemo, rezigneco kaj disciplino. Se la saĝuloj konstruis tun insulon, la inundo ne povos venki ilin.