2-2.La rakonto de bankisto Kumbagosako
2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako
Se iu sin tenas diligenta kaj singardema
En sia faro de pura karmo,
Kaj vivas modere, sindeteneme kaj atente laŭ darmo,
Disvastiĝas la honoro de tiu homo.
Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en Urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro tiu ĉi pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ infektiĝis. Kiam ili ambaŭ malsaniĝis, ili ordonis al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon, restis en arbaro por dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni opinios, ke la juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, do ili raportos tion al la reĝo. En tiu okazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj tenita en malliberejo. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devas trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi al ili ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, estas tempo por preni ĉarojn, kaj jungi bestojn.
Iumatene, Reĝo Bimbisaro aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi voĉojn, komentis: “Tio estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun esplori. Ŝi raportis, ke la junulo estis nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris esploron kun la sama rezulto. La servistino pensis, ke estas tre strange, do ŝi petis la reĝon permesi al ŝi esplori pri tio persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn, kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis lokon por tranokti. Do oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako. La patrino kaj filino sukcese plilongigis la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo proklamis, ke oni okazigu ceremonion ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro devas fari kontribuon. Kumbagosako havis neniom da mono por tia okazo. Li povis fari nenion alian ol preni iom da ormoneroj el sia trezoro. Kiam oni transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj rekte transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti de li iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako sekvis la homojn kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ revenis al la palaco.
En la palaco, la reĝo postulis, ke Kumbagosako diru pri la vero kaj promesis al li, ke nenio malbona okazos al li en la kazo. Kumbagosako konfesis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li mem, kaj li ankaŭ diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho kaj liaj gepatroj mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li ankaŭ malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis tutan enterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris lin bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj raportis al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li fariĝis bankisto.
Plivastiĝas la famo de tiu, se iu estas firmvola, atentema kaj racia, se liaj agoj fizikaj kaj spiritaj estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo.