Diskuto:Bonaŭgura Sonĝo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi trovis la vorton "speguli", kiu estas transitiva, do mi ŝanĝis ĝin al netransitiva "speguliĝi". Ĉu vi konsentas tiun ŝanĝon ? Inverse mi trovis "kaŝigis", kie "ig" estas superflua, ĉar "kaŝi" estas transitiva. Do mi ŝanĝis la vorton por senigado de tiu sufikso. Dankon por via respondo. Kore --Petrochib 02:58, 23. Dec 2013 (CST)


Jes, vi pravas, kara amiko!


Ĉu vi vere volas plu skribi "oscedis"? Tamen, tiu ago estas "nevola spasmo por elspirado". Pro la kunteksto, mi preferus "obsedis", kiu signifas "premokupi la cerbon per fiksa ideo". Se vi ne konsentus, mi faros peton al samideano Ŝerpijo. Kore.--Petrochib 18:30, 23. Dec 2013 (CST)