1-13. La rakonto de Sumanadevi
1-13. La rakonto de Sumanadevi
Dum tiu ĉi vivo kaj post la morto,
En ambaŭ statoj feliĉas faranto de bono.
“Bonon mi faris” li feliĉas kun la penso,
Kaj krome, li estas feliĉa naskiĝinte en feliĉa stato.
Restante en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun verson rilate al Sumanadevi, la malplejaĝa filino de Anatapindiko.
Ĉiutage du mil monaĥoj havis manĝon en la domo de Anatapindiko de Sravastio, kaj preskaŭ tiom da monaĥoj manĝis en la domo de la eminenta laika disĉiplino Visaka. Anatapindiko ordonis al sia plej aĝa filino prizorgi la monaĥojn laŭ kutimo. La plej aĝa filino aŭskultis la Darmon kaj atingis la Frukton de Konvertiĝo rezulte de tio. Post kiam ŝi edziniĝis kaj ekvivis en la familio de sia edzo, la dua filino Cula Subada sekvis la ekzemplon de sia plejaĝa fratino kaj atingis la Frukton de Konvertiĝo. Poste la dua filino edziniĝis kaj vivis ĉe la edzo. Fine li sendis sian plej junan filinon Sumana. Sumana atingis la Frukton de la Dua Grado, sed restis needziniĝinta. Anatapindiko estis en la manĝejo kiam li ricevis la mesaĝon de sia plej juna filino, sed li tuj iris al ŝi kaj demandis: “Kio okazas, kara filino Sumana?” Sumana diris al li: “Kion vi diras, kara plej juna frato?” “Vi parolas nekompreneble, kara filino.” “Mi neniel parolas nekompreneble, plej juna frato.” “Ĉu vi timas, kara filino?” “Mi ne timas, plej juna frato.” Ŝi ne plu diris, sed tuj forpasis.
Kvankam la riĉulo jam atingis la Frukton de Konvertiĝo, li ne povis sin deteni de la malĝojo en sia koro. Fininte la funebran ceremonion de sia filino, li iris al la Budho plorante. La Budho diris: “Dommastro, kial vi iris al mi malĝoje kaj plorante kun larmoj en viaj okuloj?” “Sinjoro, mia filino Sumana mortis.” “Bone, sed kial vi ploras? Ĉu la morto ne estas certa por ni ĉiuj?” “Mi scias, Sinjoro. Sed mia filino estis modesta kaj konscienca. Min tiel malĝojigas la penso, ke ŝi ne estis en siaj ĝustaj sensoj kiam ŝi mortis.”
“Sed kion via plejjuna filino diris, granda riĉulo?” “Sinjoro, mi nomis ŝin kiel “karan Sumanan’ kaj ŝi respondis, ‘Kion vi diras, kara frato plej juna?” Poste mi diris al ŝi, ‘Vi parolas nekompreneble, kara filino.’ ‘Mi neniel parolas nekompreneble, plej juna frato.’ ‘Ĉu vi timas, kara filino?’ ‘Mi ne timas, plej juna frato.’ Ŝi ne plu diris, sed tuj mortis.” La Budho diris al Anatapindiko: “Riĉulo, via filino ne parolis nekompreneble.” “Sed kial ŝi tiel diris?” “Nur pro tio, ke vi estas ŝia plej juna frato. Riĉulo, via filino estis pli aĝa en la vojoj kaj fruktoj ĉar vi nur atingis la frukton de Konvertiĝo, via filino jam atingis vojojn kaj fruktojn, do ŝi tiel parolis.” “Ĉu jes, Sinjoro?” “Jes, jen la kaŭzo, Dommastro.”
“Kie ŝi renaskiĝis, Sinjoro?” “En la mondo de Tusitaj dioj, Dommastro.” “Sinjoro, dum mia filino vivis ĉi tie inter siaj familianoj, ŝi estis feliĉa, kaj post sia forpaso ŝi renaskiĝis en la dia mondo.” Poste la Budho diris al li: “Eĉ pli, riĉulo. Ĉu ili estas laikuloj aŭ religiaj, ili estas atentemaj, kaj feliĉaj ambaŭ en tiun ĉi mondo kaj en la posta vivo.”
Homo, kiu faris bonajn kaj virtajn kondutojn, ĝojas en tiu ĉi mondo. Li estas pli ĝoja naskiĝinte en la plezura ekzisteco post la morto. En tiu ĉi maniero li ĝojas en tiu ĉi mondo kaj en la sekva vivo. En ambaŭ vivoj li ĝojas konsciante, ke li jam faris meritplenajn kondutojn.