1-10 La rakonto de Cundosukariko
1-10 La rakonto de Cundosukariko
En la nuno kaj estonteco
Same suferas faranto de malbono.
Li suferas kaj afliktiĝas
Vidinte sian malbonan karmon.
Restante en Veluvana Monaĥejo de Raĝagaho, la Budho parolis tiun versaĵon rilate al Cundo, la porkobuĉisto.
Kvankam la Budho loĝis en najbara monaĥejo, Cundo eĉ nek faris oferon tiel malgrandan kiel manplenon da floroj aŭ kuleron da rizo nur unufoje, nek malgrandan laboron de merito.
Iutage, lin atakis frenezeco, kaj dum li ankoraŭ vivis en la mondo, la fajro de sufera stato estiĝis antaŭ li.
Kiam la torturo de la sufera stato aperis antaŭ la porkobuĉisto Cundo, lia konduta maniero tute ŝanĝiĝis konforme al liaj estintaj agoj. Kvankam li restis en sia domo, li komencis grunti kiel porko kaj rampi per siaj manoj kaj genuoj, unue al la antaŭo de la domo kaj poste al la malantaŭo. La viroj el lia domo regis lin kaj ŝtopis lian buŝon. Ili faris ĉion, kion ili povis, tamen neniu kapablis preventi la maturiĝon de lia estinta fiago. Do li daŭre rampis tien kaj reen, gruntante kaj blekante konstante kiel porko.
Neniu povis dormi en la sep domoj proksime. La membroj de lia propra domo estis morte timigita kaj povis fari nenion alian por malhelpi lin eliri ol bari ĉiujn pordojn de la domo. Post la suferado dum sep tagoj, li finfine mortis kaj renaskiĝis en stato de suferado.
Iuj monaĥoj diris al la Budho: “Sinjoro, la pordo de Porkobuĉisto Cundo restis fermita dum sep tagoj kaj la mortigo daŭras senĉese sep tagojn. Sendube li volas regali gastojn. Ni neniam vidis tiel kruelan kaj sovaĝan aferon antaŭe.”
La Budho diris: “Monaĥoj, li ne mortigis porkojn dum lastaj sep tagoj. Lin subigis la konsekvenco de liaj estintaj kondutoj. Eĉ kiam li ankoraŭ vivis, lin atakis turmento de sufero. Pro la turmentiĝo li rampis tien kaj reen en la domo dum sep tagoj gruntante kaj blekante kiel porko. Hodiaŭ li mortis kaj renaskiĝis en infero.” Aŭdinde tion, la monaĥoj diris: “Estimata Sinjoro, tiel suferinte en la mondo, li denove iris al sufera loko kaj renaskiĝis tie.”
La rakonto de Cundo konfirmas la signifon de la unua verso en la Sutro Damapado, ke faranto de malbono rikoltas nenion krom malbono per maniero de konsekvenco. Krome iuj efektoj de malbonaj kondutoj suferigas eĉ en tiu ĉi vivo.
Komentario:
Homo, kiu faras malbonajn agojn, ne scias la konsekvencojn dum sia fiago, tamen ili kutime pentis, vidinte la konsekvencojn de sia ago. Tio kreis bedaŭron. Tamen, tio ne signifas, ke homo devas ĉiam suferi la konsekvencon de siaj kondutoj senespere. Se tio estas vera, por homoj estas nek profito havi religian vivon, nek oportuneco por atingi la liberiĝon.
En la paro da versoj la Budho ankaŭ montris la suferon kaj feliĉon en la sekva mondo. Budhanoj ne kredas, ke tiu ĉi vivo en la mondo estas la nura vivo, kaj ke homo estas nura estaĵo. Formoj de ekzisteco estas multaj kaj vivestaĵoj estas sennombraj. Post morto oni eble renaskiĝas kiel homoj, en malsupera stato aŭ en ĉiela stato tute laŭ siaj kondutoj. La tiel nomata estaĵo en sekva vivo nek similas al la antaŭa ĉar ĝi jam ŝanĝiĝis, nek estas absolute malsama, ĉar ĝi estas la sama fluo de la vivo. Budhismo oponas la samecon de estaĵo sed asertas la samecon de procezo.