1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
Kiel vento al malforta arbo,
Marao venkas tiel facile
Al tiuj, kiuj dronas en sensa plezuro,
Vivas en sensoj ne regitaj,
Malmoderas en manĝado,
Restas maldiligentaj kaj ne klopodas.
Kiel vento ne povas movi ŝtonan monton,
La Marao ne povas venki
Al tuj, kiuj komtemplas malplaĉaĵojn,
Vivas en sensoj bone regitaj,
Moderas en manĝado,
Kaj plenas de fido kaj diligenteco.
Restante en la najbara urbo Setavja, la Budho diris tiujn versaĵojn rilate al Mahakalo kaj lia frato Ĉulakalo. Ĉulakalo, Maĝihimo kaj Mahakalo estis tri dommastroj vivantaj en Setavja, kaj ili estis fratoj. Ĉulakalo kaj Mahakalo, la plej aĝa kaj juna fratoj respektive, kutime vojaĝis eksterlande kun karavano de kvincent ĉaroj kaj alportis varojn hejmen por vendi. Maĝihimo Kalo vendis la varojn, kiujn la fratoj aĉetis. Foje, ambaŭ fratoj veturis al Sravastio kun diversaj varoj de kvincent ĉaroj. Haltinte inter Sravastio kaj Ĝetavano, ili maljugis la brutojn. En la vespero Mahakalo vidis, ke nobelaj disĉiploj loĝantaj en Sravastio iras kun floroj kaj incenso en la manoj por aŭdi la Darmon. “Kie ili iras?” li demandis. Ricevinte la respondon, ke ili iras aŭdi la Darmon, li pensis en si: “Ankaŭ mi iros.” Do li diris al sia plej juna frato: “Kara frato, gardu niajn ĉarojn. Mi iros aŭdi la Darmon.” Do li iris, esprimis sian estimon al la Budho kaj sidiĝis en la ekstera vico de la aŭskultantoj.
Tiutage la Instruisto predikis la Darmon orde laŭ memsa stato de Mahakalo, kaj citis la sutron pri ĝeno de sufero, kaj alian sutron pri la kulpo, malsaĝo kaj malpureco de sensaj plezuroj. Aŭdinte la predikadon, Mahakalo monaĥiĝis ĉe la instruisto. Ĉulakalo same fariĝis monaĥo, sed li pensis en si: “Post iom da tempo mi reiros al la ordinara mondo por preni mian fraton kun mi.”
Post iom da tempo, Mahakalo fariĝis bikŝuo. Li iris al la Instruisto kaj demandis lin: “Kiom da devoj estas en nia religio?” La Instruisto informis lin, ke estas du. Mahakalo diris: “Estimata Sinjoro, mi monaĥiĝis en maljuneco. Do mi ne kapablas plenumi la Devon de lernado, sed mi povas plenumi la Devon de Komtemplado.” Laŭ lia peto, la Instruisto lernigis al li praktiki meditadon en tombejo, kio kondukas lin al Arhanteco. Li kutime iris al la tombejo kiam ĉiuj enlitiĝis en la nokto, kaj revenis al la monaĥejo antaŭ la ellitiĝo de aliaj je la tagiĝo. Tiam junulino estis atakita de subita malsano, kaj apenaŭ ŝi malsaniĝis en la vespero, ŝi mortis tute sen signo de maljuneco aŭ malforteco. En tiu vespero, ŝiaj familianoj kaj amikoj portis ŝian kadavron al bruligejo kun lignaĵo, oleo kaj aliaj bezonaĵoj. Ili diris al la kremaciistino de la bruligejo: “Bruligu tiun ĉi kadavron.” Paginte la kutiman kotizon al la kremaciistino, ili transdonis la kadavron al ŝi kaj foriris. Kiam la kremaciistino deprenis la vestaĵon de la junulino kaj vidis ŝian belan orkoloran korpon, ŝi tuj pensis en si: “La korpo estas taŭga objekto de meditado por montri al la Honorulo.” Do ŝi iris al Mahakalo, esprimis sian estimon al li kaj diris: “Mi havas bonegan objekton de meditado. Mi petas, ke vi rigardu ĝin, Honorulo.” “Tre bone,” diris Mahakalo. Do li aliris, petis ŝin depreni la tukon kovrantan la kadavron kaj atente esploris la mortinton de plandoj ĝis la pinto de haroj. Poste li diris: “Metu la belan orkoloran korpon en la fajron, kaj bonvolu informi min tuj kiam la fajro ekbruligis ĝin.” Dirante, li revenis al sia propra loko kaj sidiĝis. La kremaciistino faris laŭ la peto. Mahakalo iris al la kadavro kaj fiksrigardis ĝin. Kiam la flamo tuŝis la karnon de la kadavro, la koloro de la kadavro similis al tiu de punkteca bovo; la piedoj etendis kaj pendis suben; la manoj kurbiĝis kaj la frunto perdis la haŭton. La monaĥo pensis en si: “Jam putris kaj detruiĝis la korpo, kiu ĵus logis la vidantojn el la sankta mondo.” Reveninte al sia tranoktejo, Mahakalo sidiĝis kaj klare meditis pri la putriĝo kaj morto. Li disvolvis la spiritan enrigardon kaj atingis Arahantecon kune kun supernaturaj povoj.
Post kiam Mahakalo fariĝis arahanto, la Budho, atingis Setavjon kaj iris en la Simsapan arbaron vojaĝante de loko al loko kun amaso da monaĥoj. Informiĝinte, ke la Budho jam atingis, la edzinoj de Ĉulakalo pensis en si: “Nun ni rehavigos al ni la edzon.” Do ili iris inviti la Budhon. Antaŭ la vizito fare de la Budho, monaĥo kutime iris antaŭe por doni atentigon. Kiam Ĉulakalo revenis hejmen por pretigi la almozdonadon, liaj edzinoj forrabis liajn robojn. La ok edzinoj de Mahakalo ankaŭ pensis, ke ili povos revenigi la edzon por si. Iutage, ili aranĝis almozdonadon al la Budho kaj la disĉiploj. Poste ili petis al la Budho lasi Mahakalon malantaŭe por plenumi la benan formalaĵon pro ilia almozdonado. La Budho lasis Mahakalon en la antaŭa domo kaj foriris kun aliaj disĉiploj.
Kiam la Budho atingis la vilaĝan pordon, la monaĥoj malĝojis kaj diris: “Kion faris la Budho! Ĉu li faris tion intence aŭ ne? Hieraŭ Ĉulakalo reiris kaj renkontis la finon de sia monaĥa vivo. Sed hodiaŭ alia monaĥo reiris. Tia afero neniam okazis antaŭe.” Sed la Budho sendis Mahakalon hejmen kaj daŭrigis sian vojon. La monaĥoj diris: “La monaĥo Mahakalo estas virta kaj honesta. Ĉu ili ankaŭ ĉesigos lian monaĥan vivon?” La edzinoj de Mahakalo klopodis laikigi lin, sed li supreniris en la aeron per sia supernatura povo de arahanto. Li tuj aperis antaŭ la Budho kiam la Budho recitis tiujn versaĵojn. Monaĥo Mahakalo salutis la Budhon kaj la Budho diris al aliaj monaĥoj, ke ili faris eraron pri Arahanto Mahakalo komparante lin kun Monaĥo Ĉulakalo.
Se oni ofte pensas pri la malbono de sensaj plezuroj, vivas kun siaj sensoj bone regitaj kaj sin tenas moderaj en manĝado, ili sin dediĉas al la Instruo kaj persistas en orda praktikado. Tiaj homoj estas ne venkeblaj de emocioj kiel ŝtona monto ne movebla de vento.
Se oni alkroĉiĝas al la sensaj plezuroj, vivas kun sensoj neregitaj, kaj sin tenas malmodera en manĝado, ili estas malviglaj kaj malfortaj en persisteco kaj firma volo. Emocioj venkas tiajn homojn tiel facile kiel vento subigas malfortan arbon.
Komentario
Tiuj, kiuj havas false optimisman ideon, kaj pensas, ke la vivo estas lito de rozoj sendornaj, ili atentas pri la plezura flanko de la vivo kaj ignoras la malplezuran flankon. Rezulte de tio, ili sin alkroĉis al aferoj kaj nomas ilin “Tio estas mia.” aŭ “Tio etas mi mem.” Kiam tiuj aferoj alkroĉitaj de ili ŝanĝiĝis kaj disiĝis, ili lamentis, ke iliaj havaĵoj aŭ ili mem detruiĝis kaj mortis. Tiuj, kiuj rigardas la malplezuran flankon de la vivo kiel la dornojn en la rozoj, havas malfortan alkroĉiĝemon. Kiam tio okazas, la ŝanĝiĝo kaj disiĝo de la alkroĉitaj objektoj ne donas al ili multe da doloro kaj majĝojo.
La paro da versaĵoj montris la metodon trovi feliĉon en la vivo per senkroĉiĝo al la mondaj aferoj. La unua ŝtupo por tio estas reala penso. Regi sensojn povas haltigi la reagon al plezura kaj malplezura cirkonstancoj kun emocioj de deziro kaj abomeno. Ekzerco regi en niaj manĝaj kutimoj kaj venki maldiligentecon estas necesa por daŭrigi la praktikadon koncentri nian atenton sur ĝustaj aferoj, kaj klarigi la penson pri emociaj alkroĉiĝoj.