1-3/1-4. Rakonto de Tiso

El Vikio BRE
Redakto de 05:53, 6 Nov. 2013 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


  Se iu tenas malamon en si:

  “Li insultis, kaj batis min,

  venkis kaj rabis min”,

  La ankoro ne estas forigebla por ili.

  Malamo ne estas forigebla

  Per malamo

  Ili estas forigebla per harmonio

  Tio estas eterna vero

  Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo en Sravastio, la Budho ĉantis la versaĵojn pri Monaĥo Tiso. Tiso estis kuzo de la Budho kaj iam restis ĉe li. Tiso fariĝis monaĥo nur en sia maljuneco, sed li restis en pozicio de supera monaĥo kaj estis tre plezura kiam la vizitantaj monaĥoj petis lian permeson por servi al li. Aliflanke li ne plenumis la devon laŭ espero de malsuperaj monaĥoj. Krome, li ofte kverelis kun junaj monaĥoj. Se iu riproĉis lin pri lia konduto, li plendis al la Budho ploretante ĉagrenite kaj ĉagrene.

  Foje, la Instruisto demandis lin: “Tiso, kial vi venis al mi ploretante tiel malĝoje kaj dolore kun larmoj en via okuloj?” La aliaj monaĥoj konsultiĝis inter si :”Se li iros sole, li kaŭzos problemon.” Do ili ankaŭ iris kun li. Salutinte la Budhon, ili sidiĝis respektoprene ĉe iu flanko. Tiso respondis al la Instruisto: “Sinjoro. Tiuj monaĥoj insultis min.” La Budho demandis: “Sed kie vi sidis?” “En ŝtata halo meze de la monaĥejo, Sinjoro.” “Ĉu vi stariĝis kaj eliris por bonvenigi ilin?” “Ne, Sinjoro. Mi ne tiel faris.” “Ĉu vi transprenis iliajn kunportaĵojn?” “Ne, Sinjoro, mi ne tion faris.” “Tiso, ne tiel agu. Vi estas riproĉinta. Petu ilian pardonon. “ “Mi ne petos ilian pardonon, Sinjoro.”

  La monaĥoj diris al la Instruisto: “Li estis obstina monaĥo, Sinjoro.” La Instruisto respondis: “Monaĥoj, tio ne estas la unua fojo de lia obstineco. Li estis obstina ankaŭ en antaŭa vivo.” “Ni ĉiuj scias pri lia obstineco en tiu ĉi vivo, Sinjoro, sed kion li faris en antaŭa vivo?” “Bone, monaĥoj. Aŭskultu,” diris la Instruisto. Do li rakontis jenan historion.

  Foje antaŭe kiam iu reĝo regis en Benareso, asketo nomata Devalo, kiu loĝis en regiono Himalajo ok monatojn, revenis de Himalajoj kun deziro loĝi ĉe la urbo kvar monatojn dum la pluva sezono por salo kaj vinagro. Vidinte du knabojn ĉe la urba pordo, li demandis ilin: “Kie tranoktas la monaĥoj venintaj an la urbon?” “En halo de la potfaristo, Sinjoro.” Do Devalo iris al la halo de la potfaristo, haltis ĉe la pordo kaj diris: “Se estas oportune al vi, Bagavo, mi volas pasigi nokton en via halo.” La potfaristo bonvenigis lin en la halo kaj diris: “Mi ne laboras en la halo nokte, kaj la halo estas larĝa. Do tranoktu ĉi tie laŭ via plaĉo, Sinjoro.” Nelonge post kiam Devalo eniris la halon kaj sidiĝis, alia asketo nomata Narado revenis de Himalajoj, kaj petis lokon de la potfaristo por tranokti. La potfaristo pensis: “Ĉu la antaŭe alveninta asketo volas pasigi la nokton kun li aŭ ne, mi ne havos respondecon pri tio.”

  Do li diris al la ĵus alveninta asketo: “Sinjoro, se la asketo kiu atingis antaŭe konsentis pro tio, tranoktu ĉi tie laŭ via plaĉo.” Do Narada proksimiĝis al Devalo kaj diris: “Instruisto, se vi konsentas, mi volas tranokti ĉi tie.” Devalo respondis: “La halo estas larĝa, do envenu kaj tranoktu ĉe flanko.” Narado eniris kaj sidiĝis ĉe la asketo, kiu venis antaŭ li. Ambaŭ interŝanĝis amikajn salutojn.

  Kiam estis tempo por enlitiĝo, Narado atente rigardis pozicion de la pordo kaj la lokon, kie Devalo kuŝis, poste, li kuŝiĝis. Sed kiam Devala kuŝiĝis, anstataŭ en ĝusta loko, li kuŝiĝis rekte barante la vojon al la pordo. Rezulte de tio, kiam Narado eliris dum la nokto, li piedpremis la harojn de Devalo. Devalo tuj kriis: “Kiu tiel agis?” Narado respondis: “Estas mi, Instruisto. Mi ne sciis, ke vi kuŝas ĉi tie. Bonvolu pardoni min. “ Narado eliris, lasante Devalon ploranta kvazau lia koro estus rompiĝinta. Devalo pensis en si: “Mi ne lasos lin piedpremi min kiam li envenos.” Do li sin turnis kaj kuŝiĝis kun kapo sur la antaŭa loko de siaj piedoj. Kiam Narado envenis, li pensis: “Antaŭe mi vundis la instruiston. Ĉifoje mi iros pasante siaj piedojn.” Rezulte de tio, kiam Narado eniris, li premis la kolon de Devalo. Do Devalo kriis: “Kiu vi estas?” Narado respondis: “Estas mi, instruisto.” “Falsa asketo,” diris Devalo,”En la unua fojo vi premis miajn harojn. Ĉifoje vi premis mian kolon. Mi malbenos vin.” “Ne kulpigu min, instruisto. Mi ne scias, ke vi estas kuŝanta en tiu ĉi pozicio. Kiam mi envenis, mi pensis, “En la unua fojo mi vundis la instruiston; ĉifoje mi eniros pasante liajn piedojn. Bonvolu pardoni min.” “Falsa asketo, mi malbenos vin.” “Bonvelu ne tiel fari, instruisto.” Sed Devalo ne atentis pri la vortoj de Narado kaj malbenis lin dirante,” Via kapo apartiĝu en sep pecojn ĉe supreniro de la suno.”

  

  Nun Narado konsciis, ke la malbeno falos returne al sia frata asketo. Li kompatis lin, kaj uzis la povon de sia meditado por preventi la sunon de la supreniro. Kiam la suno ne povis supreniri, la reĝo devis interveni kaj petis Devalon indulgi la asketon. Devalo rifuzis. Narado diris al Devalo: “Instruisto, mi retiros mian povon de medito kaj lasos la sunon supreniri. En la momento de la suna supreniro, bonvolu teni argilan bulon sur via kapo, enmerĝigi vin en akvo kaj elmerĝigi en diversajn lokoj dum via irado. Tuj kiam la sunlumo trafis la argilan bulon sur via kapo, ĝi apartiĝos en sep pecojn. Do Devalo sin kaŝis en la akvo, eliris en diversa loko kaj forkuris. Kiam la Budho finis la rakonton, li diris: “Monaĥoj, en tiu tempo, la reĝo estis Anando, Devalo estis Tiso, kaj Narado estis mi mem. En tiu tempo li estis obstina.”

  La Budho admonis ilin de malamaj pensoj. Tio povis esti mildigita nur per pensoj de amikeco.

  Kiam iu persistas, ke li estas insltita, atakita, venkita aŭ rabita, lia kolero daŭre pliiĝas. La kolero de tia homo estas ne subigebla. Ju pli li granda estas la imagita problemo, des pli granda estas lia deziro sin venĝi.

  Vivante en la homa socio oni ofte kverelas unu alian. Kiam okazas tiaj konfliktoj, ili ofte senĉese pensas pri la eraro de aliaj. ilia kolero kreskas je tio. Sed kiam ili indulgas kaj forgesas la eraron al si, ilia kolero tuj malaperas. Tiam ili estis en trankvileco.

  La paro da versaĵoj montris psikologian principon bazan al emocia kontrolo. Emocio estas korpa ekscitiĝo, kiu komenciĝis je penso. Penso kreas mensan bildon, se tenata, ekscitis koncernan emocion. Nur kiam tiu mensa bildo estas ignorita kaj tute ne atentita, tiu emocio malaperas. La konstanta admono de la Budho al siaj sekvantoj estis ne sin venĝi sed ĉiam kaj ĉie praktiki paciencon, eĉ kiam ili estas provokitaj. La Budho laŭdis tiujn, kiuj toleris la erarojn de aliaj eĉ se ili havis povon por sin venĝi. En la Damapado estis multaj ekzemploj, kiuj montras kiel la Budho praktikis paciencon, eĉ kiam li estis serioze kritikita, insultita kaj atakita. Pacienco ne estas signo de malforto aŭ malvenkismo, sed senprecedentan forton de grandaj viroj kaj virinoj. La sekreto de pacienco estas ŝanĝi la mensan bildon aŭ la manieron, kiel vi interpretis la situacion. En Ŝantivadi jataka estas ekzemplo, kie la sanktulo Santiadi estis la antaŭa vivo de Budho Gotamo. La sanktulo senĉese ripetis la penson: “Vivu la reĝo, li liberiĝu de damaĝo”.kiam liaj membroj estis dehakitaj ĝis morto de kruela reĝo, kiu volis testi lian paciencon.