2-31. La lastaj vortoj de la Budho
2-31. La lastaj vortoj de la Budho
Post la parolado al Subada, la Budho denove diris al Ananda: “Ananda, eble iuj el vi diros, ‘Sen Budho, la supera instruisto, estas neniu instruisto por ni.’ Ne, Ananda, vi ne rajtas tiel pensi. Kia ajn doktrino kaj disĉiplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso.”
Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: “Se iu el vi havas dubojn pri la Budho, darmo aŭ samgo, demandu min nun, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min dum mi ankoraŭ vivis kun vi.”
Sed la monaĥoj nenion respondis. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj restis silentaj. La Budho tiel diris al la monaĥoj dua- kaj triafoje, sed ĉiuj monaĥoj estis silentaj.
La Budho diris, “Eble vi nenion demandas al mi pro via respekto al la instruisto. Unu amiko de disĉiploj diru tion al alia.” La disĉiploj ankoraŭ restis silentaj.
Tiam Ananda parolis al la Budho: “Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉitie havas neniom da dubo kaj demando pri la Budho, darmo kaj samgo aŭ pri la vojo kaj metodo de trejnado kaj konduto.”
“Por vi, Ananda,” diris la Budho, “tio eble estas afero de fido kaj kredo. Sed, Ananda, mi scias, ke neniu monaĥo veninta ĉitien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. El ĉiuj 500 monaĥoj ĉitie, la plej postiĝinta estas sotapana, anstataŭ viktimo falonga al malsuperaj statoj de ekzisteco, sed ĉiuj certas kaj destinas por sia iluminiĝo.”
Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris lastan instruon:
“Atentu, monaĥoj. Tio estas mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝeblaj. Ili ne lastas longe. Pene Laboru por atingi vian propran liberiĝon.”
Poste la Budho dronis en meditadon de nivelo al nivelo, unu post alia, pli kaj pli profunde. Poste li elmeditiĝis lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzantan lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.
La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en 543 a.K je plenluna tago de majo, fama Vesako laŭ la hindia kalendaro.