2-29. La lasta manĝo de la Budho
2-29. La lasta manĝo de la Budho
Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pava, Cunda, la filo de la vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadava aŭ “porka plezuro”. Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis speciala kaj bongusta plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko.
La Budho konsilis, ke Cunda servu al li nur per preparita sukaramadava kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Manĝinte, la Budho diris al Cunda: “Cunda, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadava. Mi certas, ke neniu krom la Budho en la mondo povos digesti la manĝaĵon.”
“Jes, Sinjoro,” respondis Cunda kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho al li instruis la Darmon kaj ankaŭ esprimis laŭdon, ke la Budho refreŝiĝis kaj fortiĝis pro la manĝaĵo post sia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de disenterio, je tio li malsaniĝis antaŭe, kaj pikaj doloroj turmentis lin. Per la forto de sia volo li povis elteni la doloron. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinaga malproksima je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de Sala-arboj ekster la urbo.
La Budho sin banis lastafoje en Kakuta rivero. Ripozinte momenton, li diris: “Nun eble Cunda bedaŭros pro la manĝaĵo malsaniginta min. Ananda, se tio okazos, vi devas informi lin, ke vi rekte aŭdis de la Budho, ke tio estas meritplena afero por li. Diru al li, ke du oferoj al la Budho same alkondukas grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĵus antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho.
Poste li diris: “Ananda, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi laciĝis kaj volis kuŝi.”
Ĝust tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Ananda: “Ananda, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj gesekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone.” Momenton poste oni rimarkis, ke Anando estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: “Mi ankoraŭ restas lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Forpasos de mi la majstro tiel bonkora!” La Budho sendis por Ananda kaj diris al li: “Jam sufiĉe, Ananda! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero.”
“Ananda, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sincerecaj. Vi jam gajnis meriton, Ananda. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo.”
“Nun vi povas iri, Ananda. Sed iru en Kusinaga kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos en nirvanon. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ lia forpaso.”
Ananda akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinaga por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojiĝis. Ĉiuj homoj de Kusinaga iris al ambaŭ sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li kaj adiaŭis lin.
Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn sekvantojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato al la Budho. Ili estas:
1. La naskiĝloko de la Budho (Lumbinio)
2. La loko, kie la Budho iluminiĝis (Bodigaja)
3. La loko, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje (Sarnato)
4. La loko, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon (Kusinaga).