2-26. Budha sinteno al mirakloj
2-26. Budha sinteno al mirakloj
Kiam la Budho vivis ĉe Nalanda en Pravarika Arbaro, viro nomata Kevada iam iris al li, esprimis sian estimon kaj diris, “Sinjoro, Nalanda estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj, kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se Honorulo ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalanda konfidu al la Honorulo pli forte.”
La Budho respondis, “Kevada, mi ne instruas la Darmon al bikŝuoj tiamaniere.” La Budho same respondis kiam Kevada petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho respondis, ke ekzistas tri specoj de supernaturaj povoj:
“Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.
Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.
Estas supernatura povo per taŭgaj metodoj gvidi homojn laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.
Se oni prezentas antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio ne diferencas de prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiaj mondajn miraklojn,suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas iluminiĝon al homoj por liberigi ilin el suferado.
La tria speco de supernatura povo, kvankam nomita “miraklo”, helpas homojn sin liberigi el la suferado. Tio estas la nura eksterordinara povo taŭga por praktiki.
La nura miraklo,kiun oni devas prezenti estas jenaj: kiam vi vidis homon plenan de pasio, avido kaj deziro, vi devas instrui al tiu, kiel sin liberigi el pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke homo estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi tiun regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontis homon, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon de la mondo, ĉio en kiu estas eferera, sufera kaj senegoa, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj “mirakloj”, kiujn vi povas prezenti.
Tiu admono al Kevada ankaŭ kondukis disĉiplinan regulon, kiu detenas monaĥojn de aplikado al mirakloj por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la kazo de Pindola.
Arahanto Pindola Baradŭaĝa famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru sian eksterordinaran povon, riĉulo metis belan bovlon sur pinton de alta loko kaj provokis al ĉiuj sanktuloj por depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, li rajtos posedi la bovlon.
Pindola Baradŭaĝa supren flugis kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke estas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindola Baradŭaĝa alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ granda amaso de monaĥoj, dirante: “Mi malĝojas pro la montrado de viaj fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi simplajn kaj sensciajn homojn.”