2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
2-24. Budha sinteno pri kastismo
Kastismo jam firme establiĝis en Hindio dum la periodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, la sociaj pozicioj de homoj estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:
La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.
La militistoj
La komercistoj
La netuŝeblaj homoj, kiujn oni opiniis el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigardataj kiel sklavoj.
La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ troviĝas homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta krimon estas punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan kaston decidis la boneco de kondutoj anstataŭ la naskiĝo.
La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.
Neniu estas netuŝeblulo laŭ sia naskiĝo;
Neniu estas bramano laŭ sia naskiĝo;
Oni estas netuŝebelulo laŭ sia kondutoj;
Oni estas bramano laŭ sia kondutoj.