2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
2-24. Budha sinteno pri la kasta sistemo
En la periodo de la Budho la kasta sistemo jam firme establiĝis en Hindio. Laŭ la sistemo, la sociaj pozicioj de homoj estas deciditaj de la naskiĝo kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo. Estis kvar homaj kastoj en la socio:
La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.
La militistoj
La komercistoj
La netuŝeblaj homoj, kiujn oni konsideris el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj servistoj, kiuj faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigardataj kiel sklavoj.
La Budho kondamnis la kastan sistemon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke estis malicaj kaj kruelaj homoj kaj ankaŭ virtaj kaj bonkoraj homoj en ĉiu kasto. Ĉiu homo farinta krimon estos punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni konsideras iun venintan el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj kaj malbonaj kondutoj. Do laŭ la Budho, la homan kaston decidis la bona kaj malbona kondutoj sed ne la naskiĝo.
La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je moraleco kaj egaleco de homo anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la unua provo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.
Oni ne estas netuŝeblulo laŭ naskiĝo;
Oni ne estas bramano laŭ naskiĝo;
Oni estas netuŝebelulo laŭ kondutoj;
Oni estas bramano laŭ kondutoj.