2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron (2)
2-15. Reĝo Pasenadi lernis veran karakteron (2)
Iuvespere, kiam Reĝo Kosala interparolis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico da asketoj kun nodita harararo, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por adori ilin, dirante sian nomon trifoje.
La reĝo revenis al la Budho kaj diris: “Sinjoro, certe ekzistus sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili piediras kun la kapo klinita.” La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj eliris por kolekti informojn.
“Via Reĝa Moŝto,” diris la Budho, “estas neeble vidi la veran naturon de aliuloj nur per aspekto por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas koni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ malbonajn kvalitojn, ni devas konatiĝi kun li por iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj havi akran menson.”
“Ni povas koni la purecon de homo per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno, kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. Reĝo, la malbonaj homoj kutime sin pretendas kiel la bonajn, kaj estas malfalfacile por vi juĝi ilian moralecon. ”