2-12. Ananda, la lojala helpanto
2-12. Ananda, la lojala helpanto
La Budho ne havis regulan helpanton dum fruaj dudek jaroj ekde sia iluminiĝo. Sep monaĥoj kutime prizorgis la Budhon, akompanante lin en almozpetado kaj portante liajn bovlon kaj kromajn robojn. La monaĥoj, kiuj iam asistis lin, estis Nagasamala, Nagita, Upavana, Sunakata, Cunda, Sagata, Rada kaj Megija.
Tiuj monaĥoj ne ĉiam obeis la instruon de la Budho. Kiel ekzemple, iutage kiam la Budho kaj Nagasamala iris al vojkruco, Nagasamala decidis iri laŭ iu vojo kvankam la Budho proponis, ke ili prenu la alian. La monaĥo iris sole laŭ la vojo elektita de si mem kaj suferis baton kaj prirabon de rabistoj. Li revenis al la Budho, kaj la Budho atentigis lin pri lia malobeemo kaj konsolis lin.
En alia tago, kiam la Budho iris al la vilaĝo de Ĝantu, Megija, kiu akompanis lin, volis resti ĉe mangoarbaro por praktiki asketismon. La Budho admonis lin trifoje kontraŭ lia decido, sed Megija foriris sole. Fine li revenis al la Budho kaj konfesis, ke li malsukcesis en la praktikado ĉar lin ĉiam ĝenis diversaj malbonaj pensoj de krueleco, sensaj deziroj kaj malbonaj voloj kiam li estis en la arbaro.
Kiam la Budho venis al Ĝetavana Monahejo en Savati, li diris: “Nun mi estas maljuna, Bikŝuoj. Kiam mi diris: ‘Ni iru laŭ tiu ĉi vojo’, iuj el vi iris laŭ alia; iuj faligis miajn bovlon kaj robojn sur la teron. Elektu disĉiplon por ĉiam helpi min.” Tiam la Budho aĝis kvindek du jarojn.
Ambaŭ Ŝariputa kaj Mogalana volontis servi al la Budho, sed la Budho ne konsentis ĉar ili havis aliajn gravajn taskojn por plenumi en la mondo. Oni prezentis aliajn disĉiplojn, sed la Budho rifuzis. Ananda restis silenta kun deziro, ke li estu nomumita de la Budho. Aliaj monaĥoj admonis, ke Ananda akceptu la devon.
La Budho diris: “Ne necesas konsili al Ananda tion fari. Li helpos min laŭ sia propra volo.”
Ananda konsentis regule servi la Budhon laŭ jenaj ok kondiĉoj:
1. Li ne akceptos robojn ricevitajn de la Budho.
2. Li ne akceptos manĝaĵon ricevitan de la Budho.
3. Li ne dormos en la aroma ĉambro de la Budho.
4. Li ne akompanos la Budhon al almozo laŭ la invito al li.
5. La Budho devas konsenti pri la invitoj akceptitaj de li.
6. La Budho devas permesi lin prezenti vizitantojn, kiuj venis de malproksimo por vidi la Budhon.
7. La Budho devas permesi lin peti helpon kiam li havas dubon por solvi.
8. La Budho devas ripeti al li la predikojn faritajn dum lia foresto.
Post kiam la Budho konsentis pri tiuj ok kondiĉoj, Ananda fariĝis regula helpanto de la Budho kaj restis ĉe li dum dudek kvin jaroj.
Ananda estis filo de la malpliaĝa frato de Reĝo Sudodana kaj kuzo de la Budho. Li monaĥiĝis en la dua jaro post la iluminiĝo de la Budho kaj aŭdinte la predikadon fare de Puna Mantaniputa, li atingis sotapanan, la unuan ŝtupon de sankteco. Ekde kiam Ananda fariĝis helpanto de la Budho, li tagnokte servis al la Budho memvole kaj zorgeme ĝis lia lasta momento. Li estis fidela kaj sindediĉema. Kiel ekzemple, li kutime gardis la lokon, kie ripozis la Budho, por protekti lin kontraŭ ĝenado en lia nokta dormo.
Parolante pri la kvalitoj de siaj disĉiploj, la Budho diris, ke Ananda estas la unua el monaĥoj erudiciaj, atentemaj, firmvolaj kaj bonkondutaj. Ananda faris multe por estigi monaĥinan komunumon. Kaj estas konate, ke li plantis Anandan Bodiarbon, kiun vivas ĝis nun proksime al la Ĝetavana Monaĥejo.
Kvankam Ananda havis specialan rajton por aŭskulti ĉiun predikadon de la Budho, li fariĝis arahanto nur post la budha nirvaniĝo.
Ananda vivis ĝis la aĝo de cent dudek jaroj.