2-11. Juĝata kaj la sep specoj de edzinoj
2-11. Suĝata kaj la sep specoj de edzinoj
Suĝata venis el riĉa familio kaj edziniĝis al la filo de Anatapindika. Estante aroganta, ŝi ne respektis aliajn kaj ne obeis al siaj edzo kaj bogepatroj. Ŝi kaŭzis malagrablaĵojn en la familio ĉiutage.
Iutage, kiam la Budho vizitis Anatapindikan, li aŭdis neordinaran kriegon en la domo kaj demandis, kio okazis.
Anatapindika respondis: “Sinjoro, jen mia bofilino Suĝata. Ŝi ne obeas siajn bogepatrojn kaj edzon. Ŝi eĉ nek honoras nek esprimas sian respekton al la Honorulo.”
La Budho vokis Suĝatan al li kaj parolis al ŝi afable: “Suĝata, estas sep specoj da edzinoj por viroj. Al kiu speco vi apartenas?”
“Kio estas la sep specoj de edzinoj, Estimata Sinjoro?” demandis Suĝata.
“Suĝata, estas malbonaj kaj nedezirindaj edzinoj. Estas malpaciga edzino. Ŝi estas malica, malbonhumora, senkompatema kaj malfidela al sia edzo.”
“Estas edzino simila al ŝtelisto. Ŝi malŝparas la monon gajnitan de la edzo.”
“Estas edzino simila al mastro. Ŝi estas maldiligenta kaj ĉiam pensas nur pri si mem. Ŝi estas kruela, malkompatema kaj ĉiam insultas sian edzon aŭ klaĉas pri li.”
“Suĝata, estas la bonaj kaj laŭdindaj edzinoj. Estas edzino simila al patrino. Estante bonkora kaj kompatema, ŝi prizorgas sian edzon kiel sian filon kaj estas atentema pri lia mono.”
“Estas edzino simila al fratino. Ŝi respektas sian edzon, kiel plijuna fratino respektas la pliaĝan fraton. Ŝi estas modesta kaj obeema al la deziroj de sia edzo.”
“Estas edzino simila al amiko. Ŝi ĝojas je la vido de sia edzo, kiel amiko, kiu ne vidis sian amikon dum longa tempo. Ŝi estas virta, fidinda kaj el nobla naskiĝo.”
“Estas edzino simila al servistino. Ŝi kondutas kiel komprenema edzino kiam oni montras ŝian mankon. Ŝi restas kvieta kaj montras nenian koleron eĉ se ŝia edzo uzas iom da krudaj vortoj. Ŝi estas obeema al la deziroj de sia edzo.”
La Honorulo demandis: “Suĝata, al kiu speco de edzino vi similas aŭ deziras simili?”
Aŭdinte la vortojn de la Honorulo, Suĝata hontiĝis pri sia estinta konduto. Ŝi respondis: “Ekde nun mi promesos al vi, la Honorulo, ke mi estos tiu en la lasta ekzemplo, ĉar mi fariĝos bona kaj komprenema edzino.” Ŝi ŝanĝis sian konduton, fariĝis helpanto de sia edzo, kaj ili kune klopodis por iluminiĝo.