2-5. Devadato, malamiko de la Budho
37. 2-5. Devadato, malamiko de la Budho
Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho. Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Li aliĝis al la monaĥa rondo administrita de la Budho en la frua periodo kune kun Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li laboregis por la supernaturaj povoj en la mondo.
En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.
Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis, ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho.
Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn admirantojn kaj sekvantojn. Unu el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion fari al la Budho.
Lia unua provo mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por mortigi la Iluminiĝinton. Lia plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.
Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadatan, kaj diris kun kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por vundi la Budhon.”
La tria provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan hommortigan elefanton nomatan Nalgiri. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenonta de malproksime, ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho elsendis sian amemon al la Elefanto. La amo de la Budho estas tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo, kaj tute dresiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.
Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian planon insidan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon.
Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi kvin aldonajn regulojn:
1. Vivi en la arbaro dum ilia tuta vivo.
2. Teni la vivon nur per almozpeto.
3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj.
4. Vivi sub la arboj.
5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum ilia tuta vivo.
Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Ŝariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili revenis al la Budho.
Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj, tamen antaŭ sia morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj preventis lin tion fari. Lia malsano malespere graviĝis sur lia vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo. Sed antaŭ sia morto li konvertiĝis en la Budho.
Kvankam li suferis en mizera stato pro siaj krimoj, el lia sankta monaĥa vivo en la frua periodo rezultis, ke li fariĝos Paceka Budho nomata Atisara en la malproksima estonteco. Kiel Paceka Budho li povos atingi iluminiĝon per siaj propraj klopodoj.